Ĉefpaĝo

Ĉinio publikigis la "Jarraporton pri la Politikoj kaj Agadoj de Ĉinio por Trakti Klimatajn Ŝanĝiĝojn (2012)"

| 2012-11-23
Bookmark and Share


En la gazetara konferenco de la "Jarraporton pri la Politikoj kaj Agadoj de Ĉinio por Trakti Klimatajn Ŝanĝiĝojn (2012)" 

 

    La 21-an de novembro la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio publikigis la "Jarraporton pri la Politikoj kaj Agadoj de Ĉinio por Trakti Klimatajn Ŝanĝiĝojn (2012)". La raporto ĉiuflanke konigas la grandajn politikojn kaj rimedojn de Ĉinio por malrapidigi kaj adapti klimatajn ŝanĝiĝojn. La raporto kun ĉirkaŭ 20 mil ĉinaj ideogramoj havas 7 partojn inkluzive de malrapidigo de klimataj ŝanĝiĝoj, adaptiĝo al klimataj ŝanĝiĝoj, disvolvo de malaltkarbonaj eksperimentoj, fortigo de kapabla konstruado, vasta partopreno de la tuta socio, aktiva partopreno en la internacia traktado kaj fortigo de la internaciaj interfluo kaj kunlaboro.

 

    La raporto diras, ke Ĉinio reguligos la industrian strukturon, ŝparos la fuelojn kaj altigos la energian efikecon, optimumigos la energian strukturon, pligrandigos la karbonan sorbadon kaj prenos aliajn rimedojn por malrapidigi klimatajn ŝanĝiĝojn, kaj faros konstruon en la ekologia sistemo kaj en la kampoj agrikultura, forstuma, akvoresursa, oceana, atmosfera, higiena kaj sana, kaj tiun ankaŭ en la sistemo por redukti kaj preventi katastrojn, kaj prenos aliajn rimedojn por trakti klimatajn ŝanĝiĝojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments