Ĉefpaĝo

Inaŭguriĝis en Daŭho la konferenco pri klimataj ŝanĝiĝoj

| 2012-11-28
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la konferenco pri klimataj ŝanĝiĝoj en Daŭho 
 

Su Wei parolas en la konferenco. 

 

    La 26-an de novembro inaŭguriĝis en Daŭho, ĉefurbo de Kataro, la 18-a Konferenco de la Partioj de la "Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimataj Ŝanĝiĝoj" kaj la 8-a Konferenco de Partioj de "Kiota Protokolo". La konferenco temas ĉefe pri strebado por plenumi la intertraktadon pri la dua promesa periodo de la "Kiota Protokolo" kaj pri plua efektivigo de rezultoj de la konferencoj en Cancun kaj en Durban.

 

    En la konferenco disvolviĝantaj landoj reasertis la principon "devo komuna sed diferenca" kaj postulas, ke la evoluintaj landoj la unua grandamplekse kvantigu ellaso-redukton kaj donu al la disvolviĝantaj landoj subtenon en kapitalo kaj tekniko.

 

    Su Wei, la unua vicestro de la ĉina delegacio kaj estro de la departemento pri traktado de klimataj ŝanĝiĝoj sub la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris intervjuite, ke la evoluintaj landoj devas preni sur sin la historian devon de klimataj ŝanĝiĝoj, praktike plenumi sian devon, la unua efektivigi grandampleksan kvantigon de ellaso-redukto kaj doni al la disvolviĝantaj landoj necesan disvolvan spacon.

 

    La konferenco pri klimataj ŝanĝiĝoj en Daŭho daŭros 12 tagojn. En ĝi partoprenas pli ol 17 mil oficistoj, erudiciuloj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizoj el ĉirkaŭ 200 landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments