Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Katino iras, katino venas, kaj foje ankaŭ revenas (II)

| 2012-12-03
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Povrina al kliniko

 


Anonco pri la foresto de Povrina 

 

    En iu antaŭtagmezo, kiam ni estis survoje al gimnastiko, nekonata kolegino el la revuo Jinri Zhonguo (Hodiaŭa Ĉinio) venis al ni kaj demandis nin pri Povrina. Ŝi diris, ke kelkaj ŝiaj gekolegoj pretas oferi monon–ĉ. 900 juanojn–por porti la katinon al besto-kliniko, por ke tie oni kuracu ŝian okulmalsanon. Ankaŭ mi iam havis similan ideon sed neniel povis realigi ĝin estante eksterlandano, kiu estas tiu-rilate tiom senhelpa kiom kateto (aŭ hundeto, se vi preferas). Kelkajn tagojn poste aperis manskribita papera anonco apud la pordo, kie ŝi kutime vivas. Sur ĝi estis skribite, ke ka(t)maradoj ne maltrankviliĝu pri la malapero de la katino, kiu estis alportita al kliniko kaj revenos post unu semajno. Kiel kvazaŭa ekzilito mi ne sukcesis informiĝi, kiu kliniko akceptis Povrinan. Mi devis atendi la pason de la sep tagoj por ke mi denove povu vidi ŝin.

 

 


"La okuloj jukas al mi ..." 
 

"... kaj ankaŭ la dorso!" 
 

"Ho, agrable esti karesata." 

 

    Intertempe, mi havis jenan konversacion kun mia kolego Liu Sigong, kiu ne nur kutimas tagmanĝi kun mi sed ĉiam afablas akompani min por doni manĝaĵojn al Povrina. Ankaŭ li ĉiutage retenas iom da porcio el sia tagmanĝo por doni al ŝi. Mi demandis lin:

 

    "Ĉu oni donas al katoj en la kliniko fiŝojn?"

 

    "Mi supozas, ke ne. Nur katofuraĝon."

 

    "Do, la katino nun devas sopiri al tagmanĝo de nia manĝejo."

 

    Do ni ambaŭ pensis pri la farto de Povrina dum ŝia foresto. Alia kolegino Niu Xueqing diris, ke la katino devas esti feliĉa, ĉar tiom multe da homoj zorgas pri ŝi. Sed eble estas ni, homoj, kiuj feliĉiĝas trovante celon por elverŝi siajn zorgon kaj amon.

 

    Ĝojo duobla – Nibla retrovita

 


Liu Zijia (dekstre) parolas kun alia kolegino pri Povrina. 
 
 
"Homo, portu al mi fiŝon denove!"

 

    La 6-an de novembro ŝajne oni reportis Povrinan al nia korto, ĉar oni forigis la anoncon algluitan al la muro kaj metis kartonan skatolon kiel hejmon por la katino. Sed tiutage mi ne vidis ŝin. La sekvan tagon matene Povrina, kiel kutime, sunumis apud la pordo. Do, tiutage tagmeze mi alportis al ŝi kelkajn kuiritajn kokoflugilojn servigitajn por la tagmanĝo. Mi denove timis, ĉu Povrina povas facile ilin manĝi, sed la katino sen ajna problemo manĝis ilin estingante krakbruojn dum la osto-maĉado. Mi devis konstati, ke eĉ se malgrandaj katoj estas karnovoraj kaj parencas al tigroj. Povrina dirus al mi: "ne subtaksu nin, la katan rason!"

 


Ĉi tie mi retrovis Niblan. 
 

 "Hej homo, ĉu vi donas al mi masaĝon?" 

 

    Kontente konstatinte la maĉkapablon de la katino, mi iris promeni en nia ĉirkaŭa kvartalo, kiel multaj aliaj gokolegoj kutimas fari. Kiam mi preterpasis iun etaĝ-domon, kun granda surprizo mi trovis tie ... Niblan! Mirante pri la ne mallonga distanco inter nia korto kaj tiu loko mi vokis ŝin per la langoklako; ŝi tuj rimarkis min kaj miaŭis al mi responde. Antaŭ miaj okuloj ŝi sternis sin sur tero por esti karesata de mi. Post kelkaj minutoj da karesado venis iu sinjorino, kiu vokis la katon per la ĉiama kaj ĉiea kat-nomo de Mīmī. Mi demandis ŝin, per mia daŭre povra ĉina lingvo, ĉu la katino estas ŝia. La virino neis tion sed aldonis, ke la katino loĝas en la korto de ŝia etaĝ-domo jam dum unu jaro. Mi diris, ke mi laboras ĉe la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj ke la katino ofte vizitas nian korton. Fine ŝi demandis min pri mia nacieco, kaj post iom da hezito mi respondis, ke mi estas japano. Dank' al la ka(t)maradeco ni povis disiri reciprokante afablajn ridetojn.

 


Ŝia Nibla Moŝto kaj Ŝia Wang-Lihua Moŝto 

 

    Mi estis duoble feliĉa, antaŭ ĉio ĉar Povrina revenis al ni, sed ankaŭ ĉar mi povis hazarde ekscii la kutiman loĝlokon de Nibla, kiu do nur okaze ekspediciis al nia korto: povus esti, ke ŝi de tempo al tempo ekvolas inspekti nian gimnastikadon. Kaj la venontan fojon, kiam Nibla honorigos nin per ŝia inspektado, ni devus akcepti ŝin per pafiloj supren aŭ similaj formalaj salutoj laŭ la protokolo de la kata diplomatio, pri kiu informus nin la katambasadorejo...

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments