El Popola Ĉinio>E-libroj>

1887: jaro mirinda por la Esperanto-movado

| 2012-12-04
Bookmark and Share

de JIANG LIMIN

 


La domo de CO 

 

    Antaŭ 125 jaroj publikiĝis en Rusio "la unualibro" verkita de doktoro Zamenhofo, fondinto de Esperanto. La jaro 1887 gravuriĝis profunde en nia menso.

 

    Poste oni trovis, ke la jaro1887 estas memorinda por Esperanto-movado.

 

    S-ro Hector Hodler, fondinto de UEA kaj filo de svisa pentristo tiama mondfama, en Ĝenevo konincide naskiĝis la 1-an de oktobro 1887. Kvankam juna, li ekpreparis sian laboron starigi la organizon, UEA, kiu ankaŭ estis espero de Zamenhof. La juna Hector finance subtenis la organizadon kaj kontribuis sian energion al la Esperanto-movado. Sed bedaŭrinde li mortis en la 33-jara aĝo. Por memori lian oferon oni nomis la bibliotekon en la centra oficejo "BibliotekoHector Hodler". Sekve de lia spuro Esperanto ĉiam funkcias.

 

    La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887. La domo havas klasikan stilon.Verŝajne ĝi simbolis lukson kaj riĉecon antaŭ 125 jaroj en Nederlando. Dum la dua mondomilito ĝi estis hazarde konservata kaj poste vendita al UEA kiel la centra oficejo.

 

    Nun en la vivo de esperantistoj oni tre ŝatas funkciigi renkontiĝojn aŭ programojn por memorigi la jaron 1887.

 

Redaktoro : Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments