Ĉefpaĝo

Honda ĝojigos ĉinajn uzantojn

| 2012-12-05
Bookmark and Share

de XU HAO

 


Seiji Kuraishi
 

 

    "Neniu alia merkato en la mondo estas pli vigla ol la ĉina," diris Seiji Kuraishi, direktoro pri regiona administracio (Ĉinio) kaj prezidanto de Motor-investa Kompanio Honda, dum la intervjuo de ĵurnalisto el El Popola Ĉinio en la mezo de tiu ĉi julio. "Tiu, kiu okupas la ĉinan merkaton, kaptos okazon de la estonteco. Honda ĉiam klopodas por liveri la plej elstarajn aŭtojn al ĉinaj konsumantoj."

 

    En aprilo de la kuranta jaro Honda anoncis sian plej ambician strategion: plenforte antaŭenigi indiĝenigan disvolvon en Ĉinio, kaj duobligi sian vendokvanton ĝis la jaro 2015 kompare kun tiu de la jaro 2011. Seiji Kuraishi diris, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando en la mondo, kaj ĝi havas grandan postuladon pri aŭtoj, Honda havas sufiĉe grandan fidon en indiĝenigo kaj memesplorado en Ĉinio.

 

    Multe atenti preferon de ĉinaj aĉetantoj

 

    Nuntempe Honda havas tri bazojn en Ĉinio: Kantona Honda kaj Dongfeng-a Honda kreas novajn modelojn, inkluzive de aĉetado de maŝino-pecoj; Honda Teknik-esplora Industrio-investa Kompanio aldonas al Accord, Civic kaj aliaj modeloj vendataj tutmonde ĉinajn karakterojn kaj postuladojn, aĉetas maŝino-pecojn kaj faras opinisondon.

 

    Honda Teknikesplora Industrio-investa Kompanio havas alian gravan taskon: kunlabore kun aliaj du bazoj trejni ĉinajn fakulojn por Honda.

 

    Honda havas dezajnocentron en Ĉinio, kiu dezajnas novajn aŭtojn speciale por la ĉina merkato, kaj adopti pli da ĉinaj karakteroj al Accord kaj aliaj modeloj por kontentigi la ĉinan merkaton kaj ĉinajn konsumantojn. Lastatempe Honda publikigis du modelojn speciale por la ĉina merkato Koncepto S kaj Koncepto C, t.e. la unua frukto sub la nova sistemo de Honda. En estonteco Honda elfaros pli da novaj modeloj por la ĉina merkato kaj ĉinaj konsumantoj.

 

    En diversaj lokoj tutmonde, Honda aktivas por realigo de "tri ĝojoj": ĝojo de produktado, ĝojo de vendado kaj ĝojo de aĉetado. Seiji Kuraishi diris: "Kiel Honda en Ĉinio, ni klopodas provizi ĉinajn konsumantojn per altkvalitaj aŭtoj, kaj ĝojigi la uzantojn. Tio estas nia plej grava celo."

 

    Aldoniĝis du muntolinioj

 


Muntolinio 

 

    "La dua fabriko de Dongfeng-a Honda jam komencis produktadon. Ĝi enkondukis la plej avangardan teknikon de la mondo kaj havas bonan medion. La tria muntolinio en la Kantona Honda estas konstruata kaj komencos produktadon en la jaro 2014 laŭplane," diris Seiji Kuraishi. Tio estas grava rimedo de Honda por indiĝenigo en Ĉinio.

 


Modelo Koncepto C
 

 

    "La devizo de Honda estas rapideco, malalta prezo kaj malmulta ellaso de karbondioksido. Ni esperas elfari aŭtojn konvenajn al ĉinaj konsumantoj," diris Seiji Kuraishi. "La elfaritaj aŭtoj de la du Konceptoj estas ĉefe esploritaj de ĉinaj laborantoj. Opinioj el uzantoj de tiuj ĉi du modeloj estos ĉefaj referencoj por la esplorado de Honda. En la venontaj tri jaroj ni prezentos en la ĉina merkato pli ol dek modelojn de aŭtoj."

 

    El la merkato inter la jaroj 2008 kaj 2010 ni povas vidi, ke rapide kreskas la vendokvanto de aŭtoj kun malgranda motorvolumo kaj tiuj de ĉinaj markoj. Honda planas emfazi la dispozicion de aŭtoj kun malgranda motorvolumo por allogi konsumantojn kiuj posedas ĉinajn aŭtojn kaj deziras aĉeti novan. Samtempe Honda fortigos konstruadon de la vendoreto, precipe en mezgrandaj kaj malgrandaj urboj.

 

    Novigo de motoroj estas la ŝlosila enhavo de la nova strategio de Honda. Honda antaŭenigos la tekniko-plibonigon de siaj produktoj kaj disvastigon de energio-ŝparaj aŭtoj kaj nov-energiaj aŭtoj en Ĉinio.

 

    Vigleco en la ĉina merkato

 

    Seiji Kuraishi diris: "Dum pli ol 30 jaroj post la eniro en la ĉinan merkaton Honda vidis kompaktan ekonomian kontakton kaj oftajn popolajn interŝanĝojn. Mi sentas la viglecon de la ĉina merkato, multaj el ni ne volas reveni al Japanio post kiam ili laboris en Ĉinio por iom da tempo."

 

    Seiji Kuraishi diris, ke la aŭtomerkato en Ĉinio rapide disvolviĝas, kio postulas Honda rapide sekvi ĝian ritmon. Honda neniam prenas la vendokvanton kiel sian unuan konsideron, kaj la nuna administrado ne estas konservativa. Honda plue liveros ĝojigajn produktojn kaj servojn al ĉiuj uzantoj per konvinkebla prezo.

 

    "Honda estas malferma kaj vigloplena entrepreno. Mi estis surprizita, kiam mi unuafoje aŭdis, ke la ĉina mediataro havas la impreson de 'konservativeco' pri Honda," diris Seiji Kuraishi kun rido. "Se vi havos ŝancon, vi povos viziti Honda-fabrikojn, kie junuloj estas viglaj. Ankaŭ mi sentas min juna, kontaktiĝinte kun ili."

 

 
Honda en aŭtoekspozicio

 

    Seiji Kuraishi diris al la ĵurnalisto, ke en la estonteco Honda aktivos en popularigo kaj disvastigo de aŭtokonkurso. Espereble, Honda elbakos kapablajn stiristojn por la konkursoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments