Ĉefpaĝo

La kresko de la ĉina ekonomio tenos ĉirkaŭ je 8% aŭ pli altan en 2013

| 2012-12-10
Bookmark and Share


Lin Yifu prelegas en la raporta kunveno. 

 

    La 9-an de decembro en la 1-a raporta kunveno de la 11-a Kongreso de Membroj de la Ĉina Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco Lin Yifu, honora prezidanto de la Instituto de Ŝtata Disvolvo sub la Pekina Universitato kaj eksa ĉefa ekonomikisto de la Monda Banko, diris, ke kvankam de la jaro 2011 la kreska rapideco de la ĉina ekonomio malrapidiĝis en la sinsekvaj 7 trimestroj, tamen tio estas periodeca.

 

    La Ĉina Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco fondiĝis en la jaro 1953.

 

    Lin Yifu diris en la kunveno, ke nun la plej grava eksporta merkato de Ĉinio estas Eŭropo. Sed pro ŝulda krizo de Eŭropo la ekonomio estis negativa kreskado en la jaro 2012. Tio kaŭzis malrapidiĝon de la ĉina eksporto al Eŭropo. En la jaro 2008 Ĉinio praktikis pozitivan financan politikon kaj investis 4 mil miliardojn da juanoj por la rilata konstruado. Krome la ĉina registaro aktive reguligis la inflacion kaj la merkaton de dom- kaj terhavaĵoj por regi la investon.

 

    Lin Yifu opinias, ke la kresko de la ĉina ekonomio leviĝos en la kvara trimestro kaj tiu en la jaro 2013 tenos ĉirkaŭ je 8% aŭ pli altan.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments