El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Tondigi al mi la kapharojn surstrate

| 2012-12-10
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 


Barbirejo kun ŝildo en la korea 

 

    Tri monatoj necesis por ke mi sentu bezonon tondigi al mi la kapharojn en Ĉinio – do jam estis en junio, kiam mi komencis senti ĝenon pro ili. Ĝis tiam mi estis trovinta, survoje al aŭ de mia oficejo, kelkajn barbirejojn, kiuj tamen ŝajnis al mi ne tre malmultekostaj. Mi povis vidi, ke tiuj ejoj reklamas sin kiel utiligantoj de modaj teknikoj kaj hararanĝoj el Hongkongo aŭ Koreio (modaj aferoj en Pekino kutime venas el tiaj lokoj kiel Hongkongo, Tajvano, Koreio kaj Japanio).

 

 


Mia idolo... ne, modelo kolego Han Hong
 

 

    Kiam mi esprimis mian deziron al mia kolego Liu Sigong dum nia tagmanĝo, li promesis akompani min al iu barbirejo ne tro multekosta. Sed mia ĉina lingvo estis ankoraŭ tro modesta por komuniki al li mian preferon pri la hararanĝo. Mi tamen bonŝance havis modelon – kolego Han Hong kun agrable mallonge tonditaj haroj, kiu tiam ankaŭ tagmanĝis en nia oficeja manĝejo. Do mi sekrete aliris al li, sur lia dorso signis lin per la fingro al kolego Liu, kiu tuj komprenis kion mi deziras. Jen lia konkludo: "do sufiĉas iri al iu subĉiela barbiro". Por la honoro de kolego Han mi devas aldoni, ke li mem vizitas endoman barbirejon kaj ricevas zorgan priservon malsame ol mi. 

 

    Post la manĝo mi sekvis mian kolegon en alia direkto de nia oficejo –tiun vojon mi neniam iris antaŭe. Jen sur la trotuaro funkciis tri subĉielaj barbirejoj, aŭ por esti pli precize, atendis siajn klientojn tri barbiroj sub la lazura ĉielo. Ili post la laboro lasas sur la loko nur kelkajn seĝojn kaj ĉiutage alportas kun si diversajn necesajn ilojn: elektronika razilo, tondilo kaj parencaj etaj aferoj.

 

    Mia kolego alparolis barbirinon kaj nur post unu aŭ du minutoj la tondado komenciĝis. La "prilaborado" de mia kapo daŭris nur ĉirkaŭ dek minutojn, kaj kostis 4 juanojn – egalvaloron de 0.12 eŭroj aŭ 0.16 usonaj dolaroj. Oni ne lavas al vi la kapon nek razas al vi la barbon, sed mi delonge pensis, ke tiaj servoj ne estas tre bezonataj. Do mi estas tute kontenta. Ŝikaj barbirejoj, kiuj funkcias en domoj, postulas de vi por la sama servo 30, 40 aŭ eĉ pli da juanoj.

 


Kruela realaĵo, kiun nur mi ne rimarkis...
 

 

    La sperto ricevi la hartondan servon subĉiele certe estas interesa temo por verki artikolon, mi pensis. Mi multe bedaŭris, ke mi ne petis mian kolegon, kiu ja estas profesia fotisto, fari fotojn, kiuj akompanu mian artikolon. Mi devis atendi, ke miaj kapharoj kresku. Mi tamen bezonis iom pli longan tempon por ke mi denove vizitu la barbirinon.  

 

    Kial? Ĉar, dum miaj haroj kreskis almenaŭ en iuj partoj de la kapo, kreskis ankaŭ mia zorgo. Delonge mi konsciis, ke emas manki la kapharoj ĉe la supra parto de mia kapo. Sed mi ne atendis, ke la afero tiom "progresis". En Pekino mi eklaboris i.a. per la verkado de miaj spertoj en Ĉinio kaj multiĝis la okazoj esti fotita, ĉar, kiel mi jam diris, ili estas bezonataj por ilustri miajn verkaĵojn. Do mi estis devigita konstati, ke miaj haroj multe malplias ol mi imagis. Jen la suferoj de la ne-juna Usuiter.

 


Japana ĉeval-oleo– ĉu panaceo?
 

 

    Kion fari? Nuntempe ekzistas kelkaj rimedoj: peruko, plantado de artefaritaj aŭ naturaj haroj aŭ... Sed mia edzino iam diris kaj mi mem duone konsentis al ŝi, ke forrazi la tutan hararon estus la plej nobla, honora ago alfronti la realaĵon sen malkuraĝaj artifikoj. Tiam mi ankaŭ povus ĉiutage ŝmiri sur mia kapo "ĉevaloleon", japanan produktaĵon faritan el ĉevala viando (ĉu io tia ekzistas, ekzemple, en Mogolio?) faman i.a. pro onidiro, ke ĝi kapablas rekreskigi la harojn. Ha, do tamen la decido razi la harojn ne estus tiom nobla nek honora, same artifika kiel harplantado... 

 

    Sed mi hezitis deklari, ke mi igos mian kapon tute razita. Dum kelkaj semajnoj mi ne kuraĝis malkaŝi mian ideon al kolego Liu nek al iu alia. Jen alia sufero de la mezaĝa Usu... En iu tago fine mi eluzis la tutan rezervon de mia kuraĝo kaj tamen plej timide starigis tiu-rilatan demandon al mia kolegino Chen Ji. Jen nia dialogo:

 

    "Kion vi pensas, se mi igas miajn harojn razitaj?"

 

    "Ne malbone, mi pensas. Dum la somero multaj faras tion."

 

    "Sed se nun? Ĉu mi malvarmumiĝus?"

 

    "Jes, nun eble vi malvarmumiĝus..."

 


La barbirino prilaboras min.
 
 

Baldaŭ finiĝos la hartondado.
 

 

    La lasta frazo de nia kara kolegino sufiĉis frakasi mian, eĉ sen tio sufiĉe fragilan decidon. La tuta gvardio retiriĝu! Mi decidis prokrasti mian eventualan ceremonion por fariĝi, nur laŭaspekte, kvazaŭ budhisma bonzo. En tiu tago kolego Liu afablis denove akompani min al tiu barbirino, kiu antaŭ duonjaro tondis al mi la harojn, kaj mi petis ŝin ripeti la samon. Dume kolego Liu fotis ŝian laboradon aŭ mian sidadon kaj vi vidas la rezulton ĉi-kune. En la venonta somero la mondo eventuale havus okazon ekscii, ke...mi razigis al barbiro mian kapon. Oni atendu la momenton sen disiro kaj sen elspiro.   

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments