Ĉefpaĝo

Pli ol 600 ruĝvertaj gruoj venis al Yancheng de Jiangsu, Ĉinio

| 2012-12-11
Nombro de mesaĝoj(0)


Ruĝvertaj gruoj en la naturparko en Yancheng 

 

    La 9-an de decembro venis al Yancheng pli ol 600 ruĝvertaj gruoj, ŝtat-protektata besto en la unua grado. Yancheng estas urbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, ĝi posedas la plej grandan naturparkon kun marborda plaĝo kaj marĉejo en Ĉinio. La areo de la rezervejo por raraj birdoj, kiel la travintra loko de la ruĝvertaj gruoj, atingis pli ol 280 milojn da hektaroj.

 

    Ĝis nun en la naturparko oni jam registris 394 speciojn da birdoj, inkluzive de 10 ŝtat-protektataj specioj en la unua grado. La bonprotektata medio allogis preskaŭ 3 milionojn da migrobirdoj por ripozo aŭ halto ĉiujare. Yancheng estas paradizo de birdoj por migriĝo, reprodukto kaj travintro.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments