Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Sekigitaj persimonoj – ĉu gusto dolĉa aŭ maldolĉa?

| 2012-12-11
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 


Sekigitaj persimonoj 

 

    Mi ankoraŭ nun klare memoras, ke kiam mi estis knabo (jes, tamen iam estis tia tempo!), mia patrinflanka avino, kiu loĝis en montara regiono, kutimis sendi al ni paketon da sekigitaj persimonoj, kiujn ŝi mem prilaboris komence de ĉiu vintra sezono. La persimonoj estis kovritaj de blanka substanco – sukero, kiu venis el la karno de la persimonoj mem dum la sekigado – kaj ilia gusto estis tro dolĉa por mi siatempe. Sed eble tiu memoro funkciis en pli postaj jaroj, ke mi ŝatu ilin. Multaj el ŝiaj generacioj, japaninoj naskitaj en la unuaj du aŭ tri jardekoj de la 20a jarcento, ŝajne havis kutimon mem produkti similajn aferojn. Mi supozas, ke en la kamparo de Ĉinio ankaŭ nuntempe devas esti multe da tiaj virinoj, kiuj ŝatas aŭ devas mane prilabori diversajn legomojn kaj fruktojn.

 


Ali-specaj sekigitaj persimonoj
 
 

Aĉetitaj je duonkilogramo
 

 

    Post la alveno al Ĉinio iam – eble estis en iu maja tago – mi trovis en proksima superbazaro tiujn sekigitajn fruktojn kaj aĉetis kelkajn pakitajn kune. Tamen ili ne estis tre bongustaj, supozeble ĉar ne estis sezono por ili. De tiam pasis kelkaj monatoj kaj ankaŭ al Pekino venis aŭtuno. Nun mi trovis frukto-vendiston vendanta surstrate la persimonaĵojn. Mi aĉetis duon-klogramon da ili, ĉar tiaj fruktoj estas kutime vendataj je tiu kvanto. Tamen duona kilogramo da sekigitaj persimonoj ne estas malgranda kvanto – tiu-tage mi devis malavare disdonadi ilin al gekolegoj: iuj kun ĝojo akceptis mian subitan donacon, aliaj ne, ĉar la lastaj aŭ simple ne ŝatas ilian tro dolĉan guston aŭ ne devas manĝi ilin pro …diabeto (diable, zorgu pri via sano!).

 

    En tiu tago mi havis, kiel en ĉiuj mardo kaj ĵaŭdo, mian ĉinlingvan kurson. Mi supozis, ke por eŭropanoj kaj usonanoj sekigitaj persimonoj devas esti nepre raraj, ĉar eĉ freŝaj persimonoj mem ne estas tiom konataj en okcidento, kie oni ofte nomas ĝin per ĝia japanlingva nomo: kaki. Do mi iris kun antaŭĝojo al la kurso, kiun tamen tiutage nur ĉeestis unu usona samklasanino kaj forestis aliaj tri kunlernantoj tiamaj– ĉiuj el Hispanio. Sed la usonanino ĝojigis min, ĉar kiam mi proponis al ŝi unu persimonaĵon, ŝi montris vere suspekteman mienon, timeme palpis ĝin per la manoj kaj demandis min: "ĉu ĝi estas abrikoto?" Hura, jen kion mi atendis! Mi klarigis al ŝi, ke temas pri persimono, kaj mi estus preskaŭ falinta de la seĝo: ŝi diris, ke ŝi neniam ĝis nun havis okazon eĉ vidi la frukton mem.

 


Freŝaj persimonoj
 

 

    En la sekvanta lecion-tago mi aĉetis kelkajn freŝajn persimonojn kaj alportis ilin al la kurso, ĉar mia koro brulis pro la entuziasmo por mia misiista devo disvastigi sciojn pri la persimonoj en la mondo. La usona samklasanino, kiu portis mian donacaĵon hejmen, poste raportis al mi, ke ŝi metis en elektran kirlilon la persimonon kaj aliajn fruktojn por fari sukon kaj kun surprizo trovis, ke la odoro kaj la gusto de la persimono estis tre fortaj kaj venkis tiujn de aliaj kunkirlitaj aferoj. Tian rezulton mi tute ne atendis, aŭ pli ĝuste dirite, meti persimonon en kirlilon mi neniam eĉ pensis. Bedaŭrinde, ke mi ne posedas tian aparaton. Ĉu iu leganto afablus sendi unu al mi je la adreso de El Popola Ĉinio?

 


Persimonoj en Zizhuyuang-Parko
 
 

Neatingeblaj fruktoj devas esti acidaj aŭ maldolĉaj...
 

 

    Dum kelkaj tagoj postaj mi distrumpetadis al multaj ĉinoj pri tiu ĉi anekdoto kvazaŭ por konfirmi mian apartenon al la orient-azia kultur-sfero, de kie originas la frukto. Aŭdinte mian rakontadon en ĝia balbuta versio en la ĉina, Hou Zhiping, eksa konstanta vicdirektoro de El Popola Ĉinio, diris al mi, ke en Zizhuyuang-Parko, nur kelkajn bushaltejojn for de nia oficejo, estas belaj persimonaj arboj. La sekvantan dimanĉon mi ja iris tien kaj trovis la lokon tre bela kaj vizitinda sed ankaŭ konstatis, ke bone foti persimonujojn estas malfacile. Samtempe mi rememoris, ke iam en knabeco mi provis manĝi persimonon plukitan el arbo en tokia parko kaj trovis, ke ĝi estas ege maldolĉa. Ĉu la persimonoj en Zizhuyuang-Parko estas same maldolĉaj? Sed ili pendis en neatingeble altaj lokoj tremante en malvarma vento novembra.

 

    Fine mi volas rakonti pri mia plej ŝatata speco de sekigitaj persimonoj. En la nordorienta parto de Japanio, ĝuste en la gubernio Fukushima trafita de la nuklea katastrofo lastan jaron, antaŭ ĉ. 90 jaroj oni inventis specialan manieron unue fumaĵi persimonojn per sulfuro kaj poste sekigi ilin sub la vintra suno. Oni nomas tiajn sekigitajn persimonojn Ampo-gaki en la japana (pro la vortokunmeto kaki prononciĝas gaki). Tiamaniere oni ricevas surprize sukoplenajn sekigitajn persimonojn oranĝkolorajn. Oni raportis, ke ankaŭ ĉi-jare oni detektis tro multe da radioaktiva cezio el la persimonoj en la regiono kaj estis devigita forĵeti ĉiujn rikoltitajn fruktojn. Mi serioze volus procesi kontraŭ la Tokia Elektrokompanio, kiu kaŭzis la katastrofon kaj ne prenas sian respondecon, pro la damaĝoj faritaj i.a. al la industrio pri tiuj persimonoj. La gusto de persimonoj ĉi-foje estus nepre maldolĉa.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments