Ĉefpaĝo

Finiĝis staĝo de ĉinmedicinaj kuracistoj

| 2012-12-18
Bookmark and Share


Trejnitoj ricevas diplomojn. 

 

    La 15an de decembro en la Pekina Universitato de Ĉina Tradicia Medicino okazis diplom-ceremonio de la unua staĝo de transmaraj ĉinmedicinaj kuracistoj. Diplomojn ricevis 20 trejnitoj el entute naŭ aziaj landoj, inkluzive de Tajlando, Malajzio, Filipinoj, Indonezio, Japanio kaj Sud-Koreio.

 

    Kun la celo altigi praktikan kapablon de transmaraj ĉinmedicinaj kuracistoj, la staĝo estis kune aranĝita de la Oficejo pri Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Pekina Universitato de Ĉina Tradicia Medicino. Dum la trejnado pluraj profesoroj donis lecionojn pri akupunkturo, masaĝo, ĉinmedicina nutraĵa dieto, medikamentita nutraĵo, ĉinmedicina beligo, skrapado de la kolo, brusto aŭ dorso de pacientoj ktp.

 

    Lin Xun, sekci-vicestro pri eksterlandaj aferoj de la Oficejo pri Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la diplom-ceremonio, ke li esperas, ke post la reveno al siaj landoj la trejnitoj povos servi al lokaj ĉinoj kaj popolamasoj per siaj scioj, akceli disvolviĝon de la ĉinmedicina kulturo, kaj profundigi la amikecon inter Ĉinio kaj siaj propraj landoj, per la ĉina medicino kiel la ponto.

 

    En la ceremonio diplomitoj prezentas disvolviĝon de la ĉina medicino en siaj propraj landoj kaj siajn spertojn dum la staĝo en Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments