Ĉefpaĝo

Ekfunkciis la unua hotel-stila maljunula domo en Tianjin, Ĉinio

| 2012-12-20
Bookmark and Share


Maljunuloj tagmanĝas en la maljunula domo. 

 

    La 18-an de decembro ekfunkciis en Hebei-distrikto de la urbo Tianjin en orienta Ĉinio la unua hotel-stila maljunula domo, la unua maljunula domo en la urbo, en kiu partoprenas loĝkvartala hospitalo.

 

    Krom baza servo la maljunula domo liveras ankaŭ servon en kuracado, flegado, preparado de nutraĵoj kaj taga prizorgado. En la maljunula domo projektita senbare estas ĉambroj unu-personaj, du-personaj kaj apartamentoj laŭ la normo de hotelo. En la ĉambroj estas satelita televidado, senfadena retaĵo, vokilo, aparta necesejo kaj aliaj vivekipaĵoj. Krom tio kuracistoj de loĝkvartala hospitalo servas al la maljunuloj tage kaj nokte.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments