El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Lin Sina kaj ŝia te-butiko

| 2013-01-09
Bookmark and Share

de Zhang Chuanqi

 


 Lin Sina en sia butiko
 

La diplomo de Lin Sina pri "altklasa tetaksisto" 
 
 Lin Sina ekzamenas kelkajn specimenojn de nigra teo.
 
 Lin Sina ordas te-servicojn en sia butiko.
 
 Lin Sina (meze) elektas tefoliojn.


 

    En Pekino estas fama te-strato Maliandao kie dense staras unu apud alia butikoj de teoj kaj te-servicoj. La butiko de juna Lin Sina estas unu el ili.

 

    La butiko de Lin ne estas granda, sed elegante kaj gustoplene aranĝita. En ĝi oni povas trovi diversajn kruĉetojn faritajn el purpura argilo, pordonacajn skatolojn de teo, kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn de famuloj kaj tabulon sur kiu Lin Sina gluis sian diplomon de "altklasa te-taksisto". Lin Sina metis ĝin en la plej okulfrapa loko de la butiko, ĉar ŝi opinias, ke la diplomo estas konfirmo de ŝia faka kapablo, kaj ankaŭ konfirmo de la tekvalito kaj  fidindeco de ŝia butiko.

 

    Laŭ la ŝtata normo de Ĉinio, la tetaksistoj estas specialistoj kiuj distingas kaj taksas tefoliojn per siaj organoj.  Oni dividas la tetaksistojn en kvin klasojn: elementa, mezklasa, altklasa, majstra kaj altklasmajstra. La taksistoj devas ne nur havi la kapablon ekzameni la teojn sed ankaŭ posedi rilatajn sciojn pri la tefarado, tekulturo, tekomercado, tearto kaj tetrinka etiketo.

 

    Lin Sina naskiĝis en la jaro 1983 en la gubernio Anxi, origina loko de fama nigroteo Tieguanyin, de la provinco Fujian en suda Ĉinio. Ŝia familio posedas plantejon de teo kaj la plejparto de la familianoj okupiĝas pri  teo. Tiel ankaŭ ŝi preferas sin dediĉi al tiaj mirindaj folietoj. Sed ŝi ne volas esti simpla tekomercisto kiel ŝia antaŭa generacio. En 2006 ŝi sola veturis al Pekino kaj persiste lernis la ĉinan tekulturon. Fine ŝi fariĝis la unua altklasa tetaksisto en sia familio.

 

    Pri la tetakso, Lin Sina diris, ke oni devas atente fari ekzamenon al la sekigitaj tefolioj per siaj okuloj, nazo kaj lango por determini la konkretan specion, ŝirkolektan daton kaj teknologion de la teo, tiamaniere la tea kvalito kaj valoro estas deciditaj. Lin Sina mem povas distingi la teknologion de la teo nur per siaj okuloj, kaj certigi al si ĝian plantlokon kaj plukdaton post gustumo. Kaj, se la teo venis de la plantejo de ŝia familio, ŝi eĉ povas scii kiu ĝin faris.

 

    Kiel teaksisto, Lin Sina povas ne nur strikte regadi kaj gardi la kvaliton de la teoj de sia butiko, sed ankaŭ inviti amikojn al sia butiko por kune ĝui bonajn teojn, tio multe plezurigis ŝian vivon. Kvankam Lin Sina posedas jam du butikojn sur la strato Maliandao kaj unu teovendejon en la Interna Mongolio, tamen ŝi havas nenian avidon pri luksa vivo. Nun ŝi vivas en Pekino sen privata domo kaj sen aŭto, sed kun ĝojo. Ŝi volas nur plibonigi la tean markon "Sixin" kreitan de ŝi mem kaj sukcese pasigi la ekzamenon por kvalifikiteco "tetaksa majstro".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments