Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> E-libroj

Ampleksa poezio el eta insulo

| 2013-01-09
Bookmark and Share

de MAO ZIFU

 

 

 

     Malta Nunepoka Poezio

 

    Tradukis Carmel Mallia. Antologioj.  Malta   E-Societo. Valletta. 2009. 54 paĝoj. ISBN978-99932-669-1-4


 

    Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto. En la ĉina lingvo troveblas nur unu poemaro tradukita de Bing-xin (1900—1999, ĉina verkistino kaj tradukistino) el la angla versio, eldonita en 1981. La poemaro estas Lampobruliganto, kiun malta eksprezidento mem verkis en la malta kaj post alies anglentraduko donacis al ĉina gvidinto ĉe vizitado ŝtatafera en Malto.

 

    Por malkaŝe diri, se mi ne ricevus la manuskripton de s-ro Mallia, eble neniam poezio malta enirus en mian vidokampon. Mi estas nur amatoro de literaturo sed ne profesia literaturisto, eĉ se volus studi poezion en la angla, sendube unue tiun el Britujo aŭ Usono, ĉar Malto aree kaj loĝantare estas multe pli eta ol la urbeto kie mi loĝas.

 

    Danke al Esperanto kaj s-ro Mallia, ne nur mi konas sed ankaŭ multe da esperantistoj scias nunepokan poezion de maltanoj, kaj do Malton. Ni esploras poezion de malgrandaj regiono kaj lingvo ne pro kompato sed pro tio ke la poezio tiea estas studinda. Tia ĝuste estas malta nunepoka poezio.

 

    Nunepoka poezio kutime havas jenajn tendencojn: metaforo kun bildoj, filozofio kun racio, malklareco kun zenismo, elano kun ekpenso aŭ eksenso, eldiro sen kaŝemo...Mi ne volas klasifiki poemojn en tiu ĉi antologio, sed mi ne povas ne rimarkigi ke en la poemaro elmaltigita el  pli ol kvardek originalaj aŭtoroj troviĝas ĉiuj specoj de poeziaĵoj supre menciitaj.

 

    Jen du pecoj:

 

    La komikisto

 

 

    Estas freneze plenigi tendon,

 

    forgesigi la verajn kolorojn

 

    en ekstazo-abismo,  nebuliganta la menson,

 

    paradante,  klaĉante;

 

    jen li en la centro

 

    saltanta,  rampanta

 

    senĉese

 

    dezirante forgesi sian vizaĝon

 

    sub masko de koloroj kaj sonoj.

 

    Se li ripozas,

 

    li ripozigas

 

    la sorĉitajn mensojn,

 

    sopirantajn ĝoji,

 

    dezirante forgesi,  kio ilin tedas.

 

    La titolo "la komikisto" pensigas al ni antaŭ ĉio scenon interludan de cirko. Preskaŭ ĉiam la programprezidanto ne prezentas la nomon de la komikisto kaj lian vizaĝon la spektantoj ne povas distingi. Ridige li ludas kiam liaj kamaradoj ŝanĝi la scenejon. Li forgesigas la verajn kolorojn en ekstazo-abismo,  nebuliganta sian menson, home imitas simion salte, rampante. Eĉ kiam li ripozas malaperinte el la scenejo, li nur ripozigas tiujn alies mensojn kiuj deziras forgesi kio ili tedas. Tian devigan vivmanieron nur la komikisto spertas? Ho ve, ni plejparte ankaŭ tiel travivas. En nia vivo troviĝas tro multe da rezignacio; ni ne povas ne forgesi nian propran ĝojon kaj forgesigi alies malĝojon. Per cirka scenejo sub tendo la poemo pensigas travivan sperton sub la ĉielo, kio estas ĉarmo de poezio, malta nunepoka poezio. En tiu ĉi poemo aperas la bildoj tendo, masko, lampoj (koloroj), manoj(sonoj), kiuj bone servas kiel vehikloj de interna korstato kaj ekstera cirkonstanco. Bildoj parolas pli forte ol abstraktaj a-vortoj. Bildoj estas tuŝeblaj, videblaj, senseblaj, analogigeblaj - kunbilda poeziaĵo, remaĉinda multe pli ol tiu nur kun sloganaj frazoj kiaj "vivu, lia reĝa moŝto! Lin ni amas ĝis morto."

 

    Alia fragmento el Malĝojo:

 

    Kiam la fajfado de l’sakŝalmo

 

    aŭdiĝas el malluma superĉambro,

 

    kiel forgesita animo,

 

    antaŭ mi sterniĝas la mar-senlimo,

 

    kie naĝas la larmantaj okuloj

 

    ...

 

    Pri malĝojo, oni ordinare pensas pri "aflikta, atrabila, ĉagrena, deprimita, melankolia...", sed nia malta poeto ne. La aŭtoro ĉi tie lasas nin aŭdi, vidi. Movaj estas la fajfado kaj maro;ŝanĝiĝaj estas la koloroj, distancoj kaj dimensioj. Kun ili ni ne povas resti apatia.

 

    Resonancigo estas poezia forto. Humormovo estas poeta grandeco.

 

    Mankas spaco al pliaj ekzemploj.

 

    For de la originalo ni aprezas maltan nunepokan poezion; iuj probable dubas pri la originaleco de la vero. Kompreneble ni devas konsideri la nivelon de kompreno kaj lingvo de la tradukinto. S-ro Mallia mem estas unu el la originalaj aŭtoroj, kaj krome, ni povas trovi materialon pri li en vikipedio:

 

    Li verkas en Esperanto kaj en la lingvoj malta,  angla kaj franca; li krome verkis poemojn en la itala. Li verkis en la malta 4 historiajn romanojn kaj diversajn poemarojn. Eseisto kaj en la malta kaj en Esperanto. Multjara kunlaboranto de la revuo Monato.

 

    Se la akademianeco ne sufiĉe garantius la lingvan nivelon alta, la pli ol dek verkoj originalaj kaj tradukitaj devas sufiĉe pruvi la kapablon. Do, pri la traduka lingvo mi parolas ne plue. Legu kaj kredu.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments