Ĉefpaĝo

Strebo al la revo

| 2013-01-10
Bookmark and Share

de MA LI

 


Qiao Qiao en filmado
 

 

    Kontraŭ la deziro de siaj gepatroj, li iris al la loko, kie troviĝas lia revo. Kun videa kamero, li filmis scenojn ĉirkaŭ la Flava Rivero. Li estas Qiao Qiao. 

 

 
Qiao Qiao post akcepto de la ora medalo per sia dokumenta filmo Hejmo

 

    Qiao Qiao, juna filma direktoro, diplomiĝis el la Pekina Filma Akademio en la jaro 2008. Li per la 4-minuta video, nomita Hejmo, gajnis la premion de la Plej Bona Mallonga Filmo en la 2-a Internacia Festivalo de Folklora Video '2011. Estis la unua fojo por li esti vaste konata de la publiko pro la filmo pri sovaĝaj animaloj, kiuj vivas laŭ la bordoj de la Flava Rivero, kaj pri la tiea media protektado. En kvar-jara produktado de la filmo, li filme dokumentis la ŝanĝiĝojn en malsekejoj laŭlonge de la rivero, faris rakontojn pri la naturo kaj pri la homaro, kaj prezentis la fakton, ke la homaro malpurigis kaj damaĝis la riveron. Oni nomas lin per "rakontisto de la fakto per la kamero".  

 

    Mi konas la veran Flavan Riveron

 

 
Sceno el la filmo Amikoj

 

    La Flava Rivero estas patrina rivero de la ĉina popolo, ĉe ĝiaj ambaŭ bordoj vivas dek miloj da sovaĝaj animaloj de diversaj specoj, kiaj birdoj, bestoj, amfibiaj animaloj, rampuloj, ronĝuloj kaj fiŝoj. En tiu ĉi malsekejo sin kaŝas la biotrezora genobanko de animalaj specoj.  

 

    "Mi sciis de mia infaneco malmulton pri la Flava Rivero, krom ke ĝi estas la patrina rivero de la ĉina nacio. Mi vidis en la televido, ke la Flava Rivero estas en la koloro flava." En sia knabeco, Qiao ne havis profundan impreson pri la rivero kaj neniam pensis, ke lia unua laboro estos rilata kun ĝi.

 

    Kiel amatoro de la filmo kaj de la televido, li havis la revon por fariĝi direktoro. Laŭ li, estis tre interesa afero filmi homojn kaj aĵojn por rakonti rakontojn. La plej granda feliĉa afero estis paŝo post paŝo realigi la revon, kiu startis post kiam li ekstudis en la Pekina Filma Akademio.

 


Birdo vundita de barilo
 

 

    "Kiel studento, mi neniam havis la ideon fari filmon pri la Flava Rivero, eĉ ne paroli pri la elspezo de 4-5 jaroj al ĝi. Dokumenta filmo kun profunda signifo por ke ĉiuj homoj memoru ĝin estis mia plano." Qiao diris, ke en hazarda okazo venis en lian kapon la ideo pri filmado de sovaĝaj animaloj kaj la medio laŭlonge de la Flava Rivero. Foje, li rimarkis surrete fotojn pri birdoj mortigitaj de homoj, li ekkonsideris fari filmon pri sovaĝaj animaloj, kiuj vivas en malsekejoj ĉe la Flava Rivero, por veki la simpation kaj la tolerecon el la homoj. Tio estis la motivo, kiu puŝis lin al la revo.

 

    "Mi kore sentis la grandecon de la patrina rivero, kiam mi proksimiĝis al ĝi. Ĝi nutris generaciojn da ĉinaj popolanoj kaj liveris resursojn al ilia vivado. Bedaŭrinde, ĝi jam fariĝis rivero por la agrikulturo, brutobredado kaj industrio. Pro damaĝo kaj tro-uzado, la patrina rivero de la ĉinoj estis serioze detruita, kvankam prospero de la ekonomio. Estas urĝe, ke ĉiuj homoj ĝin protektas." Tiuj vortoj venis el lia vera sento post 4-jara filmado ĉe la rivero.

 

    Konvinko venis el kortuŝo

 

    En aprila tago de la jaro 2011, Qiao filmis otidojn ĉe bordo de la rivero. Subite aperis antaŭ lia lenso du gruoj, kiuj laŭkutime devis migre reveni al la hejmo. Kun scivolemo, li antaŭenpuŝis la lenson kaj vidis, ke unu gruo estis vundita per kaptilo de birdoj, kaj la alia, rigardante ĝiajn okulojn, senĉese ĝin akompanadis.

 

    "Mi estis kortuŝita de la amo pafita el la okuloj de la birdoj. La gruo prizorgis sian vunditan kompanon kaj ili neniam forlasis unu la alian. Ili ŝajne estis geedzoj, fidelaj al la amo. Mi ne povas forgesi la bildojn, kiuj donis al mi profundan kortuŝon." Qiao esperis, ke la filmo pri la du gruoj povas doni lecionon al la homaro.

 

    Qiao faris filmadon jam 4 jarojn ĉe la bordoj de la Flava Rivero, kaj sentis fortan respondecon en sia koro. Li neniam plendas pri malfaciloj en la filmado, ĉar li jam havigis al si la kutimon trovi esperon en despero. "En la komenco neniu komprenis, kial mi faris tiun ĉi filmon. Neniu subtenis min en mia filmado. Sed poste, miaj familianoj komprenis, ke mia laboro estas signifohava. Kun ilia subteno, mi neniam sentis solecon dum la laboro." Kelkaj kuraĝigaj kaj prizorgaj vortoj el familianoj kaj amikoj al li ja donis al Qiao pli da forto.

 

    Komence de la filmado, Qiao vendis siajn aŭton kaj domon, sed la monsumo ankoraŭ ne sufiĉis. Tial li prunte prenis monon de amikoj kaj de familianoj. Ĝis la fino de la filmado li jam elspezis pli ol 5 milionojn da juanoj (pli ol 6. 3 juanoj egalas al unu usona doloro). Li diris, ke neniu en Ĉinio volis finance subteni filmadon pri naturprotektado, sed li ne volis forlasi sian revon.

 

    Dum kelkjara filmado, membroj de la produkta teamo ne povis sate manĝi nek bone dormis. Pro malfacila vivo kaj pena laboro iuj forlasis la teamon, sed nur Qiao kaj lia asistanto persistis en la filmado. "Mi sentis honton, ke mia asistanto suferis kun mi, kiam li havis la aĝon nur de 20 jaroj. Mi nepre rekompencos lin por la subteno per brila filmo."

 


Qiao Qiao (dekstre) kaj Lin Liangzhong
 

 

    Qiao ne nur realigis sian revon, sed ankaŭ ĝuis helpon kaj instruon de spertaj specialistoj. Lin Liangzhong, fama fotografo de la mondo, subtenis lian filmadon kaj eĉ flugis de Taiwan al la bordo de la Flava Rivero por konigi al Qiao la teknikon de la filmado. Alia instruisto Zhao Lianshi, specialisto pri scienca esplorado, donis al Qiao instruon pri ekologia ŝanĝiĝo de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj influo de tutmonda varmiĝo al glaĉero. Ili multe helpis lin en la filmado.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments