El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Junulo ludas la rolon de virinoj en ĉina tradicia opero

| 2013-01-14
Bookmark and Share

de CHEN TUANJIE



Yi Changjiang preparas la kap-ornamaĵon. 


    Ekster la scenejo li estas serioza viro; sur la scenejo li ludas la rolon de svelta knabino, kiu bele dancas kaj kantas. Tiujn du tute malsamajn rolojn bone ludas la 20-jara junulo Yi Changjiang.

 

    Li eĉ volis rezigni

 

    En la feŭda socio de Ĉinio al virinoj ne estis permesite aktori sur scenejoj. Do anstataŭ aktorinoj aktoroj ludis virinajn rolojn, kaj ĝuste pro tio estiĝis aktoroj por la roloj de virinoj. Tiu fenomeno ekzistas ne nur en la pekina opero, sed ankaŭ en multaj aliaj tradiciaj operoj ĉinaj; kaj fakte io tia ekzistas ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj.

 

    Lastatempe Hu Wenge, Li Yugang kaj aliaj aktoroj, kiuj ludas virinajn rolojn, ofte aperas en amaskomunikiloj. Ili fariĝis homoj multe parolataj en libera tempo.

 

    S-ro Zhang Bo, aktoro de la shaanxi-a opero populara en nordokcidenta Ĉinio, konigis al mi s-ron Yi Changjiang, la plej junan aktoron por virinaj roloj de la shaanxi-a opero, kiu apartenas al Malgrand-umeflora Trupo sub la Shaanxi-a Oper-esplora Instituto.

 


Yi Changjiang 


    Mi vidis lin en la pensiono de la instituto. Altstatura kaj lertmova, Yi havas delikatan vizaĝon. Lia malgranda ĉambro estis pura kun multaj florplantoj bone flegataj de li.

 

    Yi Changjiang ŝatis kanti kaj danci, kiam li estis en elementa lernejo. Lia instruisto rimarkis lian talenton, kaj persvadis lian patrinon: "Sendu lin lerni operon!"

 

    En la jaro 2001 Yi partoprenis en 20-taga trejniĝo en gubernia operolernejo por kulturi opero-aktorojn. La trejniĝo estis severa, ke li eĉ volis rezigni la lernadon. Poste li havis ŝancon studi duonjaron en la Chang'an-a Operolernejo. Aŭdinte, ke la Shaanxi-a Oper-esplora Instituto varbas studentojn, li provis sian ŝancon kaj sukcesis en la ekzameno.

 

    Hazarda komenco

 


Yi Changjiang (tria de maldekstre) baldaŭ sursceniĝos. 


    En la frua printempo de la jaro 2012 la instituto surscenigis la teatraĵon Legendaj Amazonoj. Ĉirkaŭ 50 aktoroj svarmis en malgranda 20-kvadrat-metra tualetejo, kaj sin ŝminkis por diversaj roloj: brava viro, burleskulo, virino, junulino, maljunulino, dando ktp.

 

    Post la ŝminkado la aktoroj kvazaŭ retroiris la tempon al mil jaroj antaŭe. Ili fariĝis belulinoj, bonedukitaj knabinoj, militistoj kaj kleruloj de la antika tempo. Inter ili Yi Changjiang ludis la rolon de virina militisto.

 


Yi Changjiang (meza) en la opero Legendaj Amazonoj 


    Je la oka vespere komenciĝis prezentado de la opero Legendaj Amazonoj kun la akompano de gongoj kaj tamburoj. Yi Changjiang aperis sur la scenejo en la rolo de majuna virino. Li lerte moviĝis kun arĝenta lanco en la manoj. Lia vizaĝo estis bela kaj la mieno firma.

 

    Parolante pri virina rolo Yi diris, ke la komenco estis tute hazarda. En la jaro 2005 la trupo provludis la operon Batali kontraŭ Fortoj de Jin-regno, kaj li ludis nur iun negravan rolon. Dum paŭzo Yi ekzercis sin en la rolo de la ĉefrolulino. La reĝisoro Chen Yalin hazarde vidis tion kaj rimarkis, ke Yi havas talenton ludi virinajn rolojn, kaj lernigis al li kiel fari tion. Tiamaniere Yi komencis la karieron ludi virinajn rolojn.

 

    Post tio li ludis la rolon de diversaj virinoj: i.a. Yang la Unua en la opero Legendaj Amazonoj, Liang Hongyu en la opero Batali kontraŭ Fortoj de Jin-regno, kaj Hu la Tria en la opero Bieno de Familio Hu. Ŝminkado por virinaj roloj estas tre temporaba. Ĉiufoje antaŭ la prezentado Yi tre frue venas al tualetejo kaj zorgeme ŝminkas sin. Pro la laboro li ekhavis pudrujon por virinoj.

 

 Yi Changjiang tualetas en la kuliso.


    "Aktoroj por virinaj roloj povas ludi pli vivsimile ol iuj aktorinoj, ĉar ili estas observemaj kaj ludas per la menso," foje diris s-ro Mei Lanfang, granda majstro de virinaj roloj en la pekina opero. Tio estas vero. Observemo estas unu el la kondiĉoj necesaj por aktoroj, sed pli grava estas skrupulo al laboro, kiu ebligas al la ludantoj de virinaj roloj havis sian propran stilon en la prezentado.

 

    Yi Changjiang prenas la parolon de majstro Mei Lanfang kiel sian devizon: "Mi estas viro. Por bone ludi virinan rolon, mi devas bone koni la vivon de virinoj, kaj zorgeme observi iliajn parolojn, movojn kaj pensojn." Yi opiniis, ke prezenti personecon estas pli grave ol nur supraĵe imiti gestojn kaj mienojn.

 

    En la evolua historio de la shaanxi-a opero aktoroj por virinaj roloj havis specifan signifon. La aktora kariero ĵus komenciĝis por la dudek-jarulo Yi Changjiang.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments