Ĉefpaĝo

Liao Xiaoyi kaj ŝia Gaja Hejmlando (I)

| 2013-01-18
Bookmark and Share

de LU YAN

 


Liao Xiaoyi 

 

    Liao Xiaoyi, magistro pri filozofio, forlasis ŝancon por ricevi verdan karton de Usono kaj revenis al Ĉinio por fondi la mediprotektan institucion – Tergloba Vilaĝo. Ŝi venis de movoplena urbo al malproksima vilaĝo por praktike antaŭenpuŝi mediprotektadon kaj esplori alian eblecon de la moderna vivo. Ŝi ofte iras sur kampo portanta hojon sur la ŝultro, kune kun vilaĝanoj de la vilaĝo Daping en la urbo Pengzhou de Sichuan-provinco. Tiam ŝi ne estas distingebla de aliaj kamparaninoj. Neniu rimarkas, ke tiu ĉi mezaĝa virino vestita nun en simpla tola vesto, iam estis vizit-esploristo de la Universitato de la Norda Karolino de Usono kaj la unua privatulo de Ĉinio ricevinta la "Premion Sophy". Ŝi ankaŭ lanĉis energio-ŝparan agadon teni la temperaturon de klimatizilo en 26 gradoj somere kaj la agadon pri klasifikado de balaaĵoj. Tiuj agadoj ŝanĝis vivmanieron de 100 milionoj da ĉinoj.

 

    Dum la pasintaj 20 jaroj Liao Xiaoyi dediĉis sian tutan energion al mediprotektado. Ŝi esperas, ke la homaro starigos vivmanieron harmonian kun la naturo. Intervjuite ŝi diris: "Mi multe prelegis en la pasintaj jaroj, tamen mi ne scias, kiom da homoj vere ŝanĝis sian vivmanieron. Tial mi preferas resti en ĉina vilaĝo por fari praktikajn aferojn ol diskuti en mondaj konferencoj pri la klimataj ŝanĝoj."

 

    Konstrui ekologian vilaĝon

 


Liao Xiaoyi (la 1-a de dekstre) laboras kune kun vilaĝanoj.
 

 

    En la lastaj du jaroj Liao Xiaoyi pasigis grandan parton de sia tempo en la vilaĝo Daping. Ŝi konstruis tie la unuan malaltkarbonan ekologian vilaĝon de Ĉinio kaj nomis ĝin "Gaja Hejmlando".

 

    Al ŝi venis la ideo konstrui la ekologian vilaĝon post la granda tertremo en Wenchuan de Sichuan-provinco en la jaro 2008. Kiam oni komencis rekonstruadon post la tertremo, Liao Xiaoyi havis okazon viziti la vilaĝon Daping kiel direktorino de la Medi-eduka Centro de la Tergloba Vilaĝo de Pekino. Tie ŝi vidis, ke 80% de domoj disfalis kaj la tertremon travivis, paradokse, nur tiuj faritaj el lignoj. Tio multe impresis Liao Xiaoyi kaj ŝi decidis konstrui tie ekologian vilaĝon por ke tiea konstruado suriru sur la vojon de ekologia civilizacio.

 

    Tamen pensante pri kapitalo ŝi estis iom maltrankvila. Kiel ŝi povus ricevi tiom da mono por konstrui la domojn? Estis feliĉe, ke ŝi baldaŭ ricevis kapitalon post peto al la Fondaĵo de la Ruĝa Kruco. Poste ŝi invitis Liu Jiaping, faman projektiston pri ekologiaj loĝdomoj kaj profesoron de la Sichuan-a Universitato, projekti por la vilaĝanoj modelan domon.

 

    Utiligante lokajn materialojn oni bezonis ĉirkaŭ 50 mil juanojn por konstrui lignan domon kun areo de 150 kvadrataj metroj. La ĉina registaro donis al ĉiu familio subvencion de 22 mil juanoj kaj la Gaja Hejmlando al ĉiu vilaĝano 5 mil. Kun tiuj subvencioj familio kun kvin membroj povos havi sian novan domon elspezinte nur kelkmilojn da juanoj. Konsiderante, ke estas tre malfacile por ĉiu familio transporti lignojn sur monton, Liao Xiaoyi proponis, ke la vilaĝanoj kune konstruu la domojn. Ŝia propono ricevis aprobon de la vilaĝanoj. Finfine ili konstruis ne nur la loĝdomojn, sed ankaŭ kolektivajn bredejon kaj turisman hotelon...

 

 
Liao Xiaoyi (la 2-a de maldekstre) kaj vilaĝanoj de la Gaja Hejmlando

 

    Nun sur la ruinoj de la malnovaj domoj detruitaj de la tertremo staras loĝdomoj kun antikva stilo. Liao Xiaoyi ĝuas grandan prestiĝon en la vilaĝo. Ŝi ofte estas invitita al hejmo de vilaĝanoj kaj eliras kun malgranda donaco. Vilaĝanoj volontas aŭskulti ŝiajn proponojn: ne uzi lavpulvoron por lavi vestojn, klasifiki balaaĵojn, konstrui necesejon sen tralav-ekipaĵo por ŝpari akvon, liveri materialon al metanujo kaj rezervi sterkon, ne uzi kemiajn sterkojn por kreskigi legomojn, lasi kokojn kaj anasojn en kampojn manĝi insektojn por altigi ilian prezon en merkato, ne ekspluati minejon kaj nek starigi fabrikon en la vilaĝo, tamen utiligante bonan medion, forte disvolvi agrikulturon, turismon, edukadon, bredadon kaj metiarton. Liao Xiaoyi diris: "Nun por la kamparanoj mediprotektado ne plu estas nur surpapera temo por diskuto, ĝi alportas al ili efektivajn vivrimedojn." Krom la Gaja Hejmlando en la vilaĝo Daping, Liao Xiaoyi starigis tiun ankaŭ en Wuxi de la urbo Chongqing kaj en Bama de Guangxi-provinco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments