Ĉefpaĝo

Ekfunkciis biofuela produktolinio de dekmil-tuna klaso

| 2013-01-22
Bookmark and Share


Produkt-ekipaĵoj en la biofuela fabriko 
 

Fajrigita biofuelo 

 

    Matene de la 20a de januaro, 2013, en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, meza Ĉinio, la fajrigo de tri bio-fuelaj torĉoj markis la komencon de la produktado de la biofuela fabriko Yangguang Kaidi. Pajlo, branĉo, grenŝelo kaj aliaj restaĵoj de agrikulturo kaj forstokulturo ĉiujare povas esti prilaboritaj kaj konvertitaj en entute 10 mil tunoj da keroseno, benzino aŭ dizeloleo.

 

    Biofuelo estas nova energiofonto malsama ol petrolo kaj natura gaso. Ekde la jaro 2004 tiu fabriko komencis esplori sintezan teknikon por produkti purecan kaj altkvalitan kerosenon, benzinon kaj dizeloleon. Tio estas la unua funkcianta biofuela produktolinio de dekmil-tuna klaso en Ĉinio.

 

    En la pasintaj pli ol ok jaroj la fabriko investis pli ol 500 milionojn da juanoj por la esploro. Surbaze de ŝtata laboratorio pri tekniko de bio-terma kemio oni akiris pli ol 200 patentojn kaj pli ol 3 mil patent-teknikajn programojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments