Ĉefpaĝo

Beidou -- nova elekto por la tergloba navigada satelita sistemo en Ĉinio

| 2013-01-24
Nombro de mesaĝoj(0)

de WANG YIN

 


Policanoj en superrigardado de ŝipo-veturado pere de la tergloba navigada satelita sistemo Beidou
 

La prova tergloba navigada satelita sistemo Beidou


 

    Sekve de akcelado de la urba konstruado en Ĉinio, Pekino havas grandajn ŝanĝiĝojn kiel aliaj urboj de la tuta lando. Ne nur tiuj, kiuj venis el aliaj lokoj, perdis vojon foje-foje en la urbo Pekino, eĉ multaj lokaj taksiistoj ofte ne scias la vojon.

 

    La tergloba navigada satelita sistemo liberigis homojn el tiu ĉi embaraso. Ĝi scipovas ne nur konigi la lokon, kie estas la uzanto kaj kien iras li/ŝi, sed ankaŭ montri optimuman vojon inter la deirpunkto kaj la celloko.

 

    Hodiaŭ, dank’al pli kaj pli evoluantaj sciencoj kaj teknikoj, per inteligenta telefono kaj la aparato GPS en aŭto oni povas senpage ret-alirebli al GPS-servado de la tergloba navigada satelita sistemo de Usono. Estas ĝojinda, ke ekde la jaro 2013, krom GPS oni havas ankaŭ alian elekton en Ĉinio.

 

    Servoj de la tergloba navigada satelita sistemo Beidou

 

    Nuntempe funkcias en la tuta mondo 4 terglobaj navigadaj satelitaj sistemoj, ili estas GPS de Usono, GLONASS de Rusio, GALILEO de la Eŭropa Unio kaj Beidou de Ĉinio. Antaŭ la jaro 2013, krom la matura komerca operacio de GPS, la 3 aliaj estis en konstruado.

 

    Inter la 4 terglobaj navigadaj satelitaj sistemoj GPS de Usono estas la plej matura en tekniko, la plej rapida en disvolvo, la plej kvalifika kaj la plej profitiga. Cetere, el la 4 sistemoj nur GPS de Usono havas la tutmondan lokalizan funkcion, kaj la 3 aliaj -- nur la regionan. Pro la financa, politika kaj aliaj problemoj, estis malglate disvolvitaj GLONASS de Rusio kaj GALILEO de la Eŭropa Unio. Nuntempe, GPS de Usono okupas pli ol 95% de la merkato de la terglobaj navigadaj satelitaj sistemoj en la tuta mondo.

 

    En la jaro 2000 Ĉinio metis la tergloban navigadan satelitan sistemon Beidou en provadon. En la 25-a de oktobro, 2012, Ĉinio sukcese lanĉis al la spaco sian 16-an sateliton Beidou por la navigada sistemo en la determinitan transigan orbiton. Ĝi kune kun la aliaj 15 satelitoj Beidou antaŭe lanĉitaj formis la reton por la tergloba navigada satelita sistemo kaj laboras kun la terglobajnavigadaj servaj funkcioj regione. En la komenco de la jaro 2013, la tergloba navigada satelita sistemoBeidou komencis sian oficialan servadon por la plejparto de la Azia-Pacifika regiono.

 

    Novaj funkcioj de la tergloba navigada satelita sistemo Beidou

 

    Laŭ informo de la direktoro de la Administrada Buroo de la Tergloba Navigada Satelita Sistemo de Ĉinio, nuntempe la situa precizeco de Beidou sur ebenaĵa regiono estas ĉ. 20 metroj kaj tiu de GPS -- malpli ol 10 metroj. Sed la antaŭa havas pli praktikajn funkciojn, kiujn la lasta ne posedas.

 

    Krom la funkcioj de lokalizo, navigado kaj tempo-servo, la tergloba navigada satelita sistemo Beidou havas ankaŭ tiujn de "komunikado per mesaĝoj" kaj "informado pri pozicio", kiujn GPS ne povas. Ĉi tiuj servoj povas esti liveritaj sen bezoni la reton de komunikadaj operatoroj, eĉ en la loko, kie ne estas poŝtelefona signalo, la uzantoj povas sendi mesaĝojn al la ekstera mondo pere de la tergloba navigada satelita sistemo Beidou, kiu eĉ povas esti ret-alireblakun telefono kaj telefakso.

 

    Per sia komunikada funkcio de mallonga mesaĝo kaj lokalizainformo, la tergloba navigada satelita sistemo Beidou ludis konsiderindan rolon en la savado post la granda tertremo okazinta en Wenchuan, Sichuan de Ĉinio, en la jaro 2008. La plenuma prezidanto de la scienca komitato por la tergloba navigada satelita sistemoBeidou diris en ties akademia jarkunveno, ke ĉar la sistemo Beidou dependas de satelito, do, per ĝi la komunikado funkcias tute libere sen influo de la tertremo. Tiam savantoj alportis ĝian terminalon al la regiono plagita de la tertremo kaj en oportuna maniero komunikadis kun la ekstera mondo.

 

    Fakuloj konigis, ke la lokalizafunkcio de Beidou ludas ankaŭ la pozitivan rolon en mildigo de trafikaj malfaciloj en urboj. Ĝi povas helpi en solvado de la embaraso menciita en la komenco de ĉi tiu artikolo. Kaj pli gravan rolon ludas ĝia lokalizafunkcio, post kiam la veturilo estis ekipita per ĝia terminalo, kaj ĝia sistemo povas kapti la pozicion de la veturilo por la helpo al mildigo de la trafika malfacilo kaj tiu de la trafika ŝtopiĝo.

 

    Kun bona akordiĝo, sed sen avantaĝo je la prezo

 

    Beidou estas la tergloba navigada satelita sistemosendepende disvolvita kaj funkciigita de Ĉinio mem, tamen ĝia sendependeco ne malhelpas ĝian akordiĝon kun la aliaj terglobaj navigadaj satelitaj sistemoj en la mondo.

 

    Fakuloj konigis, ke Beidou kaj GPS povas aŭtomate ŝanĝi sian sistemon reciproke sur la sama navigada aparato, en kiu estas ret-alireblaj kaj GPS kaj Beidou, eĉ ambaŭ samtempe, kaj pli bonaj estas la rezultoj de lokalizado kaj navigado.

 

    Sed mankas al Beidou la avantaĝo por la prezo. Kvankam la ĉina publiko estas libera en uzado de ĝiaj servoj, tamen la alta prezo de ĝiaj terminalaj ekipaĵoj nun estas giganda obstaklo por ĝia popularigo en la kampo de civila uzado.

 

    La tergloba navigada satelita sistemo Beidou estos nepre konektita kun la ekzistantaj komunikadaj kaj plurmediaj mekanismoj por redukti sian koston kiel solfunkcia mekanismo. Post kiam ĝia sistemo estos integrita kun la inteligentaj telefonoj, diĝitaj amuzaj produktoj kaj aliaj elektronikaj instalaĵoj, ĝia kosto estos nature reduktita.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments