Ĉefpaĝo

Pekino efektivigos novan normon de aŭto-emisiado

| 2013-01-25
Bookmark and Share


Ekzameno de vostgaso 

 

    La 23an de januaro, 2013, tri koncernataj administracioj de la pekina magistrato anoncis, ke ekde la 1-a de februaro, 2013, Pekino, la unua urbo en Ĉinio, plenumos la aŭto-emisian normon V, kaj ĉiuj benzino-aŭtoj nekonformaj al la normo ne povos esti venditaj kaj registritaj de post la 1-a de marto, 2013. Tio markas, ke la normo de emisiado de la pekinaj aŭtoj eniros en la kvinan stadion, kaj la signo de la nova normo V sur tiuj mediprotektaj aŭtoj ŝanĝiĝos de la verda al la blua.

 

    La normo V, ekvivalenta kun la kvina normo en Eŭropo, estis ellaborita por preventi aerpoluon en Pekino. Ĝi postulas la plej malaltan emisiadon de sulfuro, kaj la permesita emisikvanto de unuopa aŭto estas je 40% malpli ol tiu difinita en la malnova normo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments