Ĉefpaĝo

Vastiĝis la areo de malsekejoj en la Ningxia-a Hui-Nacia Aŭtonoma Regiono de Ĉinio

| 2013-02-04
Bookmark and Share


La malsekejo jam fariĝis pejzaĝo de la ŝtata parko Mingcui-Lago de la Ningxia-a Hui-nacia Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta parto de Ĉinio. 

 

    La 2-a de februaro de la jaro 2013 estas la Internacia Tago de Malsekejo. Raportistoj faris intervjuon pri la laboro koncerna al la protektado de malsekejoj fare de la Protekta kaj Administra Centro por Malsekejoj de la Ningxia-a Hui-Nacia Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta Ĉinio. Laŭ la statistikoj faritaj en la pasintaj 10 jaroj, la aŭtonoma regiono jam liveris 2 miliardojn da juanoj (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro) por la restarigo kaj protektado de la malsekejoj.

 

    Pere de la restarigo, protektado kaj racia uzo de la malsekejoj, la totala areo de ili en la aŭtonoma regiono atingis 271 mil da hektaroj, kaj pli multiĝis je 20 mil hektaroj kompare kun tiu antaŭ 10 jaroj. La aŭtonoma regiono fariĝis unu el la malmultaj provincoj, en kiuj la areo de la malsekejoj plivastiĝis en la lastaj dekoj da jaroj.

 

    La malsekejoj en la aŭtonoma regiono povas esti dividitaj en kvar specioj : la ĉeriveraj, la ĉelagaj, la marĉeja tero kaj la artefaritaj. En tiuj malsekejoj vivas sume pli ol 180 specoj da sovaĝaj kreskaĵoj kaj pli ol 180 specoj da sovaĝaj bestoj, samtempe la malsekejoj estas ankaŭ gravaj ripozejoj por la migrantaj birdoj, kiuj venas el diversaj lokoj de la mondo.

 

    En la lastaj 10 jaroj la registaro de la aŭtonoma regiono donis grandan atenton ne nur al la protektado kaj restarigo de la malsekejoj, sed ankaŭ al la meztempa kaj longtempa projektoj, ekz., starigi specialan oficejon por la protektado kaj administrado de la malsekejoj, publikigi la lokajn leĝojn pri la protektado de la malsekejoj kaj elbaki pli ol 40 programerojn por la restarigo kaj protektado de la malsekejoj. Samtempe, krom la registara investo, multaj entreprenoj ŝtataj kaj privataj entuziasme liveris monon por protektado de la malsekejoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments