Ĉefpaĝo

Liao Xiaoyi kaj ŝia Gaja Hejmlando (II)

| 2013-02-05
Bookmark and Share

de LU YAN

 

    Travivaĵoj en Usono

 


Liao Xiaoyi konigas mediprotektan ideon de Gaja Hejmlando en la vilaĝo Daping. 

 

    Liao Xiaoyi naskiĝis en montvilaĝo en la gubernio Wuxi de Sichuan-provinco. Forlasinte sian hejmlokon ŝi venis al granda urbo kaj eĉ al Usono. Tamen estas neatendite, ke ŝi fine revenis al la hejmvilaĝo, kie oni kutime eklaboras je la sunleviĝo, kaj ripozas je la sunsubiro. Ŝerce ŝi diris, ke ŝi estas homo firme kunligita al la tero kaj ĝuste en tia vivo kuŝas ŝia feliĉo.

 

    Liao Xiaoyi estis adorantino de la okcidentaj filozofio kaj industria civilizacio. Kiam ŝi instruis filozofion en la Sichuan-a Universitato kaj faris esploradon en la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, ŝia plej granda intereso estis studi pri la vojo por modernigo, kiun sekvis la Okcidento, kaj pripensi, kiel Ĉinio realigu la kvar modernigojn (t.e. modernigoj industria, agrikultura, naci-defenda kaj scienc-teknika), kaj kuratingu kaj superu Eŭropon kaj Usonon. Tio daŭris ĝis la tago, kiam ŝi legis en disertaĵo pri studo de filozofio la ideon, ke homoj estas integra parto de la naturo kaj devas konformiĝi al la naturo. "En la pasintaj kelkdekoj da jaroj ni ĉiam ricevis la edukadon, ke homoj certe venkos la naturon. Kiam ni povos klini nian kapon antaŭ la naturo kiel antaŭ nia patrino?" Kun la demando Liao Xiaoyi legis multajn ĉinajn kaj okcidentajn librojn pri mediprotektado kaj filozofio.

 

    En la jaro 1993 Liao Xiaoyi fariĝis vizit-esploristino de la Universitato de Norda Karolino de Usono. Dum la restado en Usono ŝi havis ŝancojn kontaktiĝi kun multaj lokaj popolaj organizoj pri mediprotektado kaj vidis, ke usonaj neregistaraj organizoj, kiuj ne prenas profiton kiel sian celon, ludas grandan rolon en la socio. Samtempe ŝi ankaŭ trovis problemon: En vintro la temperaturo en magazenoj de Usono estas tiom alta, ke oni povas sin vesti per jupo aŭ T-ĉemizo, kaj kontraste trikotaĵon somere. Kalifornio estas plena je sunbrilo, tamen loka leĝo difinas, ke oni ne sekigu vestojn subĉiele en sia korto kaj alie oni pagu punmonon de 50 usonaj dolaroj. Pro tio oni nur povas uzi sekigmaŝinon por sekigi vestojn. Se ni ne ŝanĝos nian vivmanieron, eĉ kelkaj tergloboj ne sufiĉos por subteni nian vivon.

 

    En kolektejo de klasifikitaj balaaĵoj Liao Xiaoyi vidis junulinon en moda vesto, kiu diris, ke ŝi estas mediprotektantino. Ŝi vicatendis tre longan tempon por trakti siajn kunportaĵojn. Kiam ŝi malfermis la pakon, Liao Xiaoyi vidis, ke en ĝi estas multaj novaj vestoj, jupoj kaj similaj objektoj. Ŝia vivmaniero estas jena: diligente labori, freneze aĉetadi kaj doni la aĉetaĵojn al kolektejo de balaaĵoj. Ŝajnis al Liao Xiaoyi, ke ŝia vivmaniero pri troa aĉetado devias de la esenco de mediprotektado.

 

    Liao Xiaoyi trovis, ke tia vivmaniero estas enviita kaj imitita de ĉinoj: veturigi privatan aŭton, ĝui temperaturon de somero en vintro, manĝi sovaĝajn bestojn kaj malmodere aĉetadi... Ŝi diris: "Tiam mi komencis cerbumi, kia estas la vivo vere harmonia kun la naturo? Mi devas reveni al Ĉinio kaj proksimiĝi al la saĝo de la antikva ĉina civilizacio, mi pensis."

 

    Estas tempo por reveni al la hejmloko

 


Liao Xiaoyi (la 1-a de maldekstre) kaj respondeculoj de la Ruĝa Kruco de Chengdu en la inaŭgura ceremonio de la sanatorio en la Gaja Hejmlando
 

 

    En la jaro 1996, kiam Liao Xiaoyi fondis la Tergloban Vilaĝon de Pekino, ŝia vivo estis tre mediprotekta: en ŝia hejmo estis multaj grandaj kaj malgrandaj plastaj pelvoj por kolekti akvon, per kiu ŝi lavis vestaĵojn kaj legomojn, por lavi necesejon kaj purigi la plankon. Por ŝpari akvon Liao Xiaoyi eĉ proponis, ke oni duŝu sin nur unu fojon ĉiu-semajne. Ŝi ne uzis klimatizilon, eksterhejme prenis manĝojn per siaj propraj manĝbastonetoj, biciklis al la laborejo kaj malofte ofic-vojaĝis per aviadilo... Foje oni ne komprenis ŝian faron dirante, ke tio estas nekonforma al la moderna civilizacio.                     

 


Ekologia loĝdomo en Gaja Hejmlando
 

 

    Aŭdinte tion Liao Xiaoyi falis en profundan penson: "Kial oni ne zorgas pri siaj nutraĵoj kaj la aero ĉirkaŭ si? Ĉu tio estas la t.n. moderna civilizacio? Estas tempo por reveni al la hejmloko por ke la kamparo konduku urbojn. En la kamparo oni povas vere kontaktiĝi kun la tero kaj la sunbrilo."

 

    Ŝajnas al Liao Xiaoyi, ke la kamparo estas bazo de la 5000-jara ĉina civilizacio. Ŝi esperas, ke helpe de popolaj organizoj kamparanoj povos ellerni mementreprenadon por ke la kamparo ne diseriĝu en la urbaniza procezo. Liao Xiaoyi diris: "De la antikveco la ĉina civilizacio estis ĉefe agrikultura, dum la okcidenta estis urba kaj komerca. La industria civilizacio de la Okcidento riskas forkonsumi riĉfontojn de la mondo. La medio de Ĉinio ne povas elteni tian disvolvan modelon. Mi opinias, ke la ekvilibrigo de disvolviĝo en urboj kaj en la kamparo povas havi diversajn formojn. La propono de la ĉina registaro pri la konstruado de nova kamparo signifas, ke oni devas allasi la kamparon ekzisti tia kia ĝi estas kaj ne fari ĝin urbo."

 

    Kondukante kamparanojn konstrui la malaltkarbonan vilaĝon Liao Xiaoyi ricevis multe da feliĉo kaj ĝojo. Gaja Hejmlando estas modelo en eksperimentado. Ĝi havas multajn mankojn kaj neperfektaĵojn. Tamen ĝi liveris novan pensfadenon por konstrui novan kamparon – preni mediprotektadon kiel sintezan sistemon de ekologia civilizacio kaj liveri pozitivan esploron por ke la rekonstruado post katastrofoj kaj konstruado de la nova kamparo iru sur la vojon de ekologia civilizacio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments