Ĉefpaĝo

Konstruado de aŭtovojoj en tibetaj regionoj de Qinghai-provinco

| 2013-02-05
Nombro de mesaĝoj(0)

de CHEN GUOZHOU

 


Altklasa aŭtovojo al tibeta regiono 

 

    Kun aŭtovojoj de pli ol 50 mil kilometroj tibetaj regionoj de Qinghai-provinco kun areo 676 mil kvadrataj kilometroj havos altklasan aŭtovojan reton ligantan siajn orientan, okcidentan kaj sudan partojn kaj ekonomiajn rondojn de ĉirkaŭaj provincoj kaj regionoj.

 

    Qinghai estas ekonomie subevoluanta regiono en la okcidenta Ĉinio. Tie la averaĝa altitudo estas pli ol 3 mil metroj, kaj en la tibetaj aŭtonomaj subprovincoj Huangnan, Guoluo kaj Yushu tiu superas 4 mil metrojn. Pro la malvarma klimato de altebenaĵo kaj la frostigita tero la konstruado de aŭtovojoj en la regionoj estis serioze postiĝinta. Antaŭ 10 jaroj en la regionoj mankis ekspresa aŭtovojo, estis nur unuaklasa aŭtovojo longa je 18 kilometroj kaj vojoj gruzaj kaj teraj.

 

    "En la pasinteco jam estis longa vojaĝo por ni veturi al la komunuma registaro, por ne paroli pri al Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, kaj Lanzhou, tiu de Gansu-provinco. Kelkaj genaracioj eble neniam forlasis la monton, kie ili loĝis," diris Phuntsok Tashi, paŝtisto de Gonghe-gubernio, Hainan-a Tibetnacia Subprovinco de Qinghai-provinco. Liaj geavoj neniam vizitis la gubernian urbon kaj ili tute ne povis imagi la prosperan aspekton de grandaj urboj kiel Xining.

 

    En la jaro 2012 la ekspresa aŭtovojo, kiu komenciĝis de Xining, etendiĝis al la hejmloko de Phuntsok Tashi. Nun li ofte ir-reiras inter Lanzhou, Xining kaj eĉ Pekino por la komercado pri ĉina raŭpofungo.

 

    La rapida disvolviĝo de konstruado de bazaj instalaĵoj en tibetaj regionoj profitas de la subteno de la ĉina registaro. En la lastaj jaroj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio faris unuecajn esploron, planon kaj aranĝon pri disvolviĝo de la tibetaj regionoj en Qinghai kaj aliaj provincoj kaj pri laboro de Tibeto. La ĉina registaro prenas konstruadon de bazaj instalaĵoj en la tibetaj regionoj, plibonigon de la popola vivo kaj protektadon de ekologia medio kiel ĉefan laboron por disvolviĝo de la tibetaj regionoj.

 

    "Por disvolviĝo de la tibetaj regionoj oportuna trafiko estas la plej grava kondiĉo," diris Yang Borang, estro de la Trafika Departemento de Qinghai. De la jaro 2006 Qinghai investis pli ol 10 miliardojn da juanoj por konstrui aŭtovojojn en tibetaj regionoj. Ĝis nun en la regionoj estas aŭtovojoj kun longeco de 53 781 kilometroj kaj dank' al ili 95% de la gubernioj fariĝis atingeblaj per aŭtoj kaj 2.8 milionoj da kamparanoj adiaŭis vojaĝ-malfacilaĵon.

 


Ceremonio por ekkonstruo de la ekspresa aŭtovojo inter Gonghe kaj Yushu
 

 

    La konstruado de pluraj fervojoj al Tibeto ŝanĝas la dispozicion de la ekonomia disvolviĝo de la tibetaj regionoj de Qinghai. Zhan Hongyan, esploristo de la Ekonomia Instituto de la Qinghai-a Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke en la nova ekspluato en okcidenta Ĉinio la tibetaj regionoj de Qinghai troviĝas inter la tri grandaj ekonomiaj kernaj regionoj Lanxi, Chengyu kaj Xinjiang. Stariginte oportunan trafikan reton ligantan ilin, la tibetaj regionoj en Qinghai ricevos pli kaj pli multe da subtenoj en kapitaloj kaj teknologioj en la estonta disvolviĝo de la ekonomiaj kernaj regionoj en okcidenta Ĉinio, eksportos la agrikulturajn kaj brutajn produktaĵojn kaj mineralojn por prilabori kaj partoprenos en disvolviĝo de regiona ekonomio.

 

    En la jaro 2015 la longeco de aŭtovojoj en la tibetaj regionoj de Qinghai superos 70 mil kilometrojn kaj tie estos finkonstruita la ekspresaj aŭtovojoj al Sichuan, Tibeto kaj Xinjiang. Krom tio oni konstruos altklasajn aŭtovojojn al multaj lokoj de Gansu kaj klopodos por ke la longeco de altklasaj aŭtovojoj superu 9 mil kilometrojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments