Ĉefpaĝo

Ĉinoj kun eksterordinara kapablo en diversaj partoj de la mondo

| 2013-02-17
Bookmark and Share


Birdjuĝisto Guo Meigui 
 
 
Blindula karateisto Guo Daosen
 
 
La geedzoj Zhou Bingye kaj Huang Yanlian (la tria kaj kvara de dekstre) kaj iliaj palacaj lanternoj
 

"Surkorpa baleto" ludata de geedzoj Wu Zhengdan kaj Wei Baohua 

 

    Birdjuĝisto Guo Meigui: Por la okcidentanoj Oriento plenas de misteroj, kaj unu el ili certe estas ĉinoj kun eksterordinara kapablo. Guo Meigui, ĉindevena singapurano, montras sian lertecon juĝi "kantojn" de birdoj. Nemalmultaj singapuranoj ŝatas birdojn, kaj tie ofte okazas konkursoj de birdkantoj. Pro tio estiĝis birdjuĝistoj. Kun 30-jara sperto de birdjuĝado Guo povas distingi la plej bonspecan el la trilado de kelkcent birdoj, kaj elekti la plej superan birdon laŭ aspekto, "prezentado" ktp.

 

    Blindula karateisto Guo Daosen: Ĉindevena aŭstraliano Guo Daosen fariĝis blinda pro malsano en la aĝo de 15 jaroj. Dum blinduloj kutime bezonas helpon de aliaj por trovi vojon, Guo malgraŭ sia malavantaĝo komencis praktiki karateon. Neimageble, ke sen vidkapablo li iĝis sportisto kun alta nivelo "nigra zono" post diligenta ekzercado. Li povas lokalizi la kontraŭulon kaj konjekti lian baldaŭan movon laŭ lia sono. En la Monda Lukt-karatea Ĉampionado en la jaro 2006, Guo venkis 41 rivalojn kun vidpovo, kaj akiris la bronzan medalon de brun-zona nivelo de viroj. Post tio li fariĝis idolo de junaj aŭstraliaj blinduloj.

 

    Geedzoj Zhou Bingye kaj Huang Yanlian faras palacajn lanternojn por kolekti mondonacon: Ĉindevena singapura paro Zhou Bingye kaj Huang Yanlian povas fari lanternojn, kiuj antaŭe estis uzataj en la imperiestra palaco. Ĝia ĉefa framo estas el maldika ligno kaj kovrita de silkgazo kaj vitro kun desegnaĵo. Ĝi estas unu el metiartaĵoj de koloraj ĉinaj lanternoj. La paro faras la metiartaĵojn por kolekti mondonacon kun la celo pligrandigi la hospitalon Kwong Wai Shiu kaj plibonigi la kondiĉojn de pacientaj ĉambroj. En la pasintaj tri jaroj preskaŭ 20 volontuloj aliĝis al ili, kaj en ĉiu semajnfino ili venas al la hospitalo kaj faras la palacajn lanternojn. La administra sekretario de la hospitalo rimarkigis, ke en la antaŭlasta jaro la hospitalo ricevis pli ol 200 mil singapurajn dolarojn el la vendado de la lanternoj, kaj lastjare la mondonaco kreskis ĝis 500 mil singapuraj dolaroj; ĉi-jare la hospitalo ricevos verŝajne 600 mil singapurajn dolarojn.

 

    Surkorpa baleto ludata de geedzoj Wu Zhengdan kaj Wei Baohua: La geedzoj Wu Zhengdan kaj Wei Baohua bone kunfandas ĉinan akrobaton kun okcidenta baleto per la ludo "surkorpa baleto". Aktorino dancas sur la kapo kaj ŝultroj de la aktoro anstataŭ sur la sceneja planko. Ilia trejnado estas ekstreme kruela, kaj ilia elstara lerteco superas aliajn artojn. La danco profunde tuŝas la spektantojn. Dum la monda turneo de "Kulturo de Ĉinio kaj Festivalo de Printempo" ilia ludo estis multe ŝatata.

 

    Ilia kapablo povas ne nur efektivigi ilian propran valoron, sed ankaŭ esti platformo de kulturaj interŝanĝoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments