Ĉefpaĝo

Cent mil migrobirdoj atingis la herb-marĉejon de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio

| 2013-02-19
Bookmark and Share


La migrobirdoj en la herb-marĉejo 

 


La nigrokolaj gruoj en la herb-marĉejo 

 

    Laŭ la observado de la ŝtatnivela naturrezervejo Caohai (herb-marĉejo) en la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio, la nombro de la migrobirdoj atingis ĉirkaŭ cent mil en la herb-marĉejo de la nomata provinco en la 17-a de februaro. Nun venas la tajdo de diversaj migrobirdoj por flugi al la herb-marĉejo kaj tie travintri. Sume 1591 nigrokolaj gruoj, 4626 makulkapaj anseroj kaj pli ol 100 mil aliaj birdoj venis al la herb-marĉejo en la sudokcidenta parto de Ĉinio.

 

    La herb-marĉejo situas en la aŭtonoma gubernio Weining de la menciita provinco, kiel la plej vasta travintra loko de la nigrokolaj gruoj. La nigrokola gruo estas ege rara birdo, kiel la granda pando en Ĉinio, nun vivas nur miloj da tiaj birdoj en la mondo. Kaj la menciita marĉejo estas unu el la malmultaj loĝlokoj por la gruoj de la tuta terglobo. Ĉiuvintre, multaj nigrokolaj gruoj traflugas la duonan parton de la terglobo por pasigi la vintrajn tagojn ĉi tie. En oktobro de la jaro 1992, la marĉejo estis aprobita kiel la ŝtatnivela naturrezervejo kun la areo de 96 kvadrataj kilometroj. Pro tio ke la marĉejo mem estas integra ekologia sistemo de altebenaĵa marĉejo, oni nomis ĝin unu el la "plej bonaj bird-spektadaj lokoj". En la lastaj jaroj, ne nur pro la bonigo de la natura medio sed ankaŭ pro la pli kaj pli atenta zorgado kaj protektado al la birdoj de ĉirkaŭaj vilaĝanoj, la migrobirdoj ĉiujare pli kaj pli multiĝas en la marĉejo.

 

    La migrobirdoj forflugos al la nordaj lokoj el la herb-marĉejo en aprilo de la kuranta jaro.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments