Ĉefpaĝo

Ma alvokis pliigon de interŝanĝoj kun la ĉeftero de Ĉinio

| 2013-02-20
Bookmark and Share


Ma Ying-jeou parolas en la kunsido. 

 

    En la unua labortago post ferioj de la Printempa Festo en la Granda Hotelo Taibei la Taiwan-a Markola Interŝanĝa Fondaĵo okazigis amikec-akcelan kunsidon de taiwan-aj komercistoj en la ĉina ĉeftero por la Printempa Festo de 2013. Entute 111 prezidantoj de taiwan-aj komercistaj asocioj en la ĉina ĉeftero kaj ĉirkaŭ 300 taiwan-aj komercistoj ĉeestis al la kunsido kaj bondeziris unu al la aliaj.

 

    Ma Ying-jeou, gvidanto de Taiwan, parolis en la kunsido, ke repaciĝo inter la ĉina ĉeftero kaj Taiwan ja alportas pacon kaj prosperiĝon al la du bordoj de la Taiwan-a Markolo. Li diris, ke antaŭ kvin jaroj, kiam li ekservis sur la posteno kiel gvidanto de Taiwan, li subskribis en la 11a de junio dokumenton pri tri rektaj ligiĝoj inter la du bordoj, t. e. aertransportado, martransportado kaj poŝtado, kaj tuj post tio la du bordoj komencis repaciĝan proceson; en la pasinta jaro 2.58 milionoj da vojaĝantoj de la ĉina ĉeftero venis al Taiwan, kaj en la lastaj pli ol kvar jaroj la nombro de la vojaĝantoj kalkuliĝis al 7.17 milionoj, duoble pli multe ol tiu antaŭ lia enoficiĝo.

 

    Ma akcentis en sia parolo tri direktojn de la ĉijaraj transmarkolaj rilatoj: unue, pliigi interŝanĝojn inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo; due, kiel eble plej frue starigi ĉefteran oficejon de la Taiwan-a Markola Interŝanĝa Fondaĵo kaj taiwan-an oficejon de Asocio por Rilatoj trans la Markolo Taiwan; kaj trie, modifi artikolojn nekonvenajn al la nuna epoko kaj artikolojn maljustecajn en reguloj pri transmarkolaj rilatoj.

 

    Li ankaŭ deziris al ĉiuj ĉeestantoj feliĉon kaj sukceson en la nova jaro.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments