Ĉefpaĝo

Tan Dun kaj lia ĝardena versio de La Peonia Pavilono

| 2013-02-21
Nombro de mesaĝoj(0)

 

de HUANG WEI

 


Afiŝo pri prezentado de La Peonia Pavilono en Usono 
 

En la Metropola Muzeo de Arto en Nov-Yorko Tan Dun (la unua de dekstre) prezentas kunĉju-operon La Peonia Pavilono en la nova versio. 
 

Prezentado de La Peonia Pavilono en la ĉina klasika ĝardeno artefarita 

 

    En kvieta korto centre de la urbo Nov-Jorko guĉin-o* kaj bambuaj flutoj eĥis inter si por rakonti grandan klasikan amon La Peonia Pavilono en la formo de kunĉju-opero de Ĉinio. La murmurado de akvo, tamburado kaj gongado portis la tieajn spektantojn al la dinastio Ming (1368-1644) de Ĉinio antaŭ centoj da jaroj.

 

    La Peonia Pavilono estis kreita en la jaro 1598, kaj en la sama periodo naskiĝis la de William Shakespeare verkita tragedio Romeo kaj Julieta, tre fama en la mondo. La Peonia Pavilono, iom simila al la tragedio Romeo kaj Julieta, rakontas pri la amo inter fraŭlino Du Liniang el riĉa familio kaj klerulo Liu Mengmei. La ludado de la origina versio de tiu ĉi dramo daŭris pli ol 20 horojn. Dum la periodo de la dinastioj Ming kaj Qing (1644-1911) ĝi estis prezentita kutime en ĝardeno de imperiestra familio aŭ en tiu de riĉuloj. Kunĉju-opero forme similas al la pekina opero, sed kun pli longa historio kaj pli granda influo al aliaj dramoj kompare kun la pekina opero.

 

    La de fama ĉina komponisto Tan Dun direktita kunĉju-opero La Peonia Pavilono en la nova versio estis prezentita en halo de la Metropola Muzeo de Arto en Nov-Yorko de la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro de 2012. Anstataŭ granda orkestro, en tiu ĉi 70-minuta kunpremita versio oni uzis la naturan sonon de akvfluo kaj la tradiciajn muzikajn instrumentojn de la dinastio Ming. La tereno por la prezentado estis limigita kaj la loko povis akcepti nur 50 spektantojn, kiuj sidis en la ĝardeno, diagonale kontraŭ la provizora scenejo. La Metropola Muzeo de Arto per 4 filmo-aparatoj registris la prezentadon kaj rekte dissendis ĝin pere de la televido al pli vasta publiko. Sur la retejo de la Metropola Muzeo de Arto troveblas la viva televidigo de la prezentado.

 

    Du momentoj kun gravaj signifoj

 

    Kunĉju-opero La Peonia Pavilono en nova versio estas la 5-a teatro en klasika temo kreita de Tan Dun, kaj tio estas probable lia verko la plej fidela al la tradicio.

 

    La ĉina ĝardeno en la Metropola Muzeo de Arto, en kiu oni prezentis Kunĉju-operon La Peonia Pavilono, estas preskaŭ la kopio de la Ĝardeno de la Majstro de Retoj, la fama klasika ĝardeno en la urbo Suzhou de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. Tio sentigis la spektantojn kvazaŭ en originala medio por rigardi la prezentadon. Por tio la teamo de Tan Dun transportis el Ĉinio grandan kvanton da scenejaj akcesoraĵoj, inkl. de 24 purrasaj ĉinaj orfiŝoj.

 

    "La ĝardena medio same kiel la muziko kaj la vestoj, estas nemankigebla al la prezentado." Tan Dun per du gravaj momentoj de sia verka kariero klarigis siajn opiniojn. Unu el la du momentoj estas tiu mirinda sperto el aŭskultado de beko de birdoj, murmuro de akvo kaj kanto de insektoj,en ĉina ĝardeno.

 

    Tan Dun priskribis: "Kiam ventoblovo foriĝis en palpebrumo, la kanto de birdoj kaj la sono de akvo revenas al la oreloj, mi estas ege emociita. Mi pensis en mi: 'Oh, mia ĉielo, tio estas kunĉju-opero!' Ĝuste en tio kuŝas la kialo ke ĝi estas ludita en ĝardeno sed ne sur scenejo."

 

    La alia grava momento de Tan Dun datiĝas al lia studenta periodo en la Centra Konservatorio de Pekino. Tiam li unuafoje kontaktiĝis kun la tradicia muziko.

 

    Li diris: "Foje mi renkontiĝis kun bela aktorino de la pekina opero. Ŝi kantis al mi segmenton de La Peonia Pavilono en la pekina opero. Ekde tiam mi decidis fariĝi komponisto."

 

    Maxwell K. Hearn, direktoro de la departemento pri azia arto sub la Metropola Muzeo de Arto, diris: "La unika arta stilo de Tan Dun distingiĝas precize per integriĝo de la tradiciaj teatro kaj muzikaj instrumentoj kun la modernaj emocio kaj tekniko."

 

    Maxwell K. Hearn diris ankaŭ: "Tan Dun estas komponisto kaj dirigento kun eksterordinara kreemo. Li mirakle kunfandis la tradician muzikon de la Okcidento kaj tiun de la Oriento, kaj ankaŭ la formon de la klasika muziko kaj tiun de la moderna muziko, kio vere ŝanĝis la mondan muzikon -- ĉio tio venis el la muzikisto, kiu naskiĝis kaj kreskis en fora loko de la provinco Hunan en meza Ĉinio. Unu el liaj unuaj spertoj de muziko venas de la kulta ceremoniaro, kiun li rigardis en sia infaneco, la muziko produktita de akvo, rokoj kaj aliaj objektoj en la naturo superregis ĉi tiujn ceremoniojn de la komenco ĝis la fino."

 

    Reprosperigo de la tradicio

 

    En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, Tan Dun iris al la Kolumbia Universitato por profundigi siajn studojn pri muziko. Intertempe, lin multe inspiris la eksperimentaj verkaĵoj de Phillip Glass kaj John Cage. Li funkciis kiel gvidanto por unuaklasaj simfoniaj orkestroj de la mondo kaj por ili komponis muzikon. Li ricevis multajn premiojn, inkluzive de Oscar kaj Grammy Award. Multaj vaste konataj verkoj de moderna ĉina muziko estis komponitaj de Tan Dun, inkl. de la muziko por la filmo Kaŭranta Tigro kaj Kaŝita Drago kaj la ĉeftema muziko por la premiodona ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj.

 

    La spektantoj, kiuj rigardis la provludon de La Peonia Pavilono, multe aplaŭdis pro la moderna interpreto de Tan Dun pri tiu ĉi opero, opiniante, ke tiu ĉi esence koncentrita versio de La Peonia Pavilono vekis resonon de la okcidenta publiko. Joan Lebold Cohen, projektinto de la ekspozicio, esploristo pri la historio de la ĉina arto kaj fotisto, diris, ke la tradicia kunĉju-opero ofte igis la spektantojn dormemaj pro sia longeco, sed tiu ĉi versio farita de Tan Dun donas admirindan spektaklon. "La prezentado estas tre distingiĝa kaj eksterordinara," diris Joan Lebold Cohen.

 

    Zhu Wanjin, vicĝenerala konsulo de la ĉina konsulejo en Nov-Jorko, esprimis, ke estas unika sperto rigardi klasikan ĉinan operon en la Metropola Muzeo de Arto. Li diris: "Estas la unua fojo por mi ĝui klasikan ĉinan operon en la ĉina ĝardeno en la Metropola Muzeo de Arto, kaj mi estis tre ekscitita, sidante en la ĝardeno tute apud la aktoroj por spekti ilian prezentadon. Kunĉju-opero estas unu el la reprezentantoj de la ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj La Peonia Pavilono rakontas pri amo. Amo estas la homa naturo kaj ankaŭ la eterna temo de arta kreado en la mondo."

 

    En la jaro 2012 venis la 40-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Zhu Wanjin opiniis, ke la prezentado de la tradicia ĉina teatro en la arta servo plej alta de Usono havas gravan signifon por la kultura interŝanĝo inter la du landoj.

 

    Zhu Wanjin diris, ke Tan Dun komparas sian propran klarigan manieron kun "organika vegetara revolucio de alta teknologio" por rezisti kontraŭ la tendenco de la tradicia opero prezentita kun akompano de simfonio kaj granda orkestro. La prezentado startis en la sono de fluanta akvo en la orfiŝa lageto kaj gongado, kaj la spektantoj sentis sin kvazaŭ en la ĝardeno de la dinastio Song (960-1279) kaj en tiu de la dinastio Ming. Kaj tio portretas ankaŭ la rilatojn inter nuntempa Ĉinio kaj ĝia tradicia kulturo. Li opinias, ke la spektantoj povas trovi la "veran Ĉinion" el la amkantado de la heroo kaj tiu de la heroino.

 

    Dum sia studado en Nov-Jorko, Tan Dun strebis por trovi la "belan Ĉinion". Profesoro de la Kolumbia Universitato instruis al li kiel kompleksigi, sed ne simpligi. Tamen, Tan Dun diris ke fakte, la simpleco portas en si ĝermojn de sukceso.

 

    Tan Dun diris: "Mi sentis novan impulson al novigo, kie estas la bela Ĉinio? Mi provas trovi Ĉinion en Nov-Jorko -- tion mi faris."

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    * Guĉin-o, ĉina antikva sepkorda pluk-instrumento iom simila al la citro

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments