Ĉefpaĝo

Aperita en Pekino la ĉinlingva versio de la publika letero de Bill Gates

| 2013-02-22
Nombro de mesaĝoj(0)


Bill Gates, prezidanto de Microsoft

 

    La 20-an de februaro Bill Gates, prezidanto de Microsoft, aperigis la ĉinlingvan version de sia publika letero kiel la kompania prezidanto de la Fondaĵo Bill kaj Melinda en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. En la ĉi-jara publika letero kun la ĉeftemo "Rezult-ekzameno", Gates diris, ke la atento al la ekzamenado de rezultoj alportas grandan ŝanĝon al la mondo.

 

    En la leteroj, kiuj estis publikigitaj en la pasintaj jaroj, Gates emfazis en ili ĉiuj pri la graveco de kreivo por malmultigi la mondajn malsatecon, malsanecon kaj malriĉecon. Sed en la kuranta jaro, li estis inspirita de la sukcesoj de komercaj institutoj, kaj prezentis en la letero la "Sukcesan regulon" : Kvantigi la celon -- elekti la taktikojn -- ekzameni la rezultojn -- rearanĝi la taktikojn -- atingi la celon. Gates opinias, ke la menciita regulo estas ne nur la ŝlosilo por la komercaj institutaj sukcesoj, sed ankaŭ vojo por neprofitcelaj institutoj kiuj klopodas por solvi diversajn sociajn problemojn, ekzemple helpado al mildigo de la malriĉeco.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments