Ĉefpaĝo

Ĉinaj elementoj en jerusalema glacifestivalo

| 2013-02-26
Nombro de mesaĝoj(0)


Vizitantoj antaŭ la granda glaci-skulptaĵo de Tian 'anmen-placo 
 

Surglacia akrobataĵo el Ĉinio 

 

    La 20an de februaro inaŭguriĝis la jerusalema glacifestivalo, malvarma karnavalo longe atendita de israelanoj. En la jaro 2012 sukcese okazis tiu festivalo.

 

    Malsame ol la temo de la pasintjara festivalo "vidindaĵoj en la malnova urbo de Jerusalemo, lokaj fabeloj kaj rakontoj el la Biblio", la temo de la ĉijara glaci-skulptaĵaro estas "la Malproksima Oriento", kaj evidentiĝas ĉinaj elementoj.

 

    Iu kompanio el la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio ĉizis en sinsekvaj du jaroj glaci-skulptaĵojn en la festivalo. Ĝia respondeculo diris: "Ĉifoje ni alportis skulptaĵojn de la Granda Muro, Tian 'anmen-placo kaj drak-sidglitejoj, kiuj estas tre ŝatataj de infanoj. Ni planas diskonigi la ĉinan kulturon al multaj lokoj en la mondo, kaj esperas, ke oni povos akcepti ilin."

 

    Ĉifoje la festivala organizanto ankaŭ invitis ĉinajn akrobatojn, kiuj prezentos surglaciajn akrobaĵojn dum la festivalo.

 

    Pasintjare ĉirkaŭ 300 mil homoj el diversaj lokoj de Israelo vizitis la festivalon en Jerusalemo. Ĉifoje la festivalo daŭros ĝis la 30a de aprilo. Oni prognozis, ke pli ol 350 mil homoj vizitos ĝin.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments