Ĉefpaĝo

Ang Lee de Ĉinio duafoje gajnis la Oskaron de la plej bona reĝisoro

| 2013-02-27
Nombro de mesaĝoj(0)


Ang Lee ricevas la premion. 
 
 

Afiŝo de la filmo Vivo de Pi 

 

    La 25-an de februaro laŭ la pekina tempo en Dolby Teatro de Usono okazis la 85-a Akademia Premio. Ang Lee de Ĉinio per sia filmo Vivo de Pi gajnis la Oskaron de la plej bona reĝisoro. Li unuafoje gajnis la premion en la jaro 2006 per la filmo Rompitadorsa Monto. Ĉifoje Jane Fonda kaj Micheal Douglas prezentis la premion al Lee.

 

    La filmo Vivo de Pi estis adaptita de la romano kun la sama nomo, kiu rankontis pri junulo nomita Pi, drivanta surmare kun Bengala tigro. La filmo gajnis ankaŭ la premiojn de la plej bona fotografo, la plej bona vida efiko kaj la plej bona originala muziko.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments