Ĉefpaĝo

Arbopentraĵoj beligas urbon

| 2013-02-28
Nombro de mesaĝoj(0)


Wang Yue dum pentrado 
 

Pasantoj rigardas la pentraĵon. 

 

    Aperis pentraĵoj sur arbotrunkoj ĉe la du flankoj de iu strato en Shijiazhuang, ĉefurbo de Hebei-provinco en norda Ĉinio. Sur la pentraĵoj estas urso, kato, sciuro, pego kaj aliaj vivoveraj bestetoj kaj pejzaĝoj. La verkoj estis kreitaj de Wang Yue, kiu lernas en vid-komunikada departemento el la Politeknika Universitato de Dalian.

 

    La inspiro venis de strata grafitio. Antaŭ la Printempa Festo ĉijare, vidinte sur strato arbotruojn, Wang ekhavis la ideon, ke en aliaj landoj troviĝas grafitio, ĉu ŝi povus pentri ĉe la arbotruoj por redukti urban malbelecon? Ŝiaj instruistoj kaj amikoj pensis, ke la ideo estas unika, kaj ili kuraĝigis ŝin provi. Ŝi ankaŭ akiris subtenon de la sekcio pri la urba administracio.

 

    La pentraĵoj estas nur parto de ŝiaj kreaĵoj. Wang diris, ke ŝi plu pentros por beligi la urbon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments