Ĉefpaĝo

Mediprotekta artisto Yuan Xikun

| 2013-02-28
Bookmark and Share

 

de LIU PING

 

    Yuan Xikun, naskita en aŭgusto de 1944, estis honorita de la Media Programo de UN en la jaro 2010 per la titolo "Majstro de Mediprotekta Arto". Nun, li estas la estro de la Arta Muzeo Jintai en Pekino.

 

    En sia juneco, Yuan Xikun vizitis Japanion, Usonon kaj aliajn lokojn de la mondo. En la pasintaj jaroj, li multfoje estis invitita tuĉdesegni portretojn por 152 mondaj famuloj kaj akiris ilian laŭdon kaj subskribon. Li ankaŭ skulptis statuojn de ĉirkaŭ cent mondaj famuloj. Tial li fariĝis la artisto kiu gajnis plej multajn prezidentajn honor-medalojn, kaj estis honorita kiel "sendito de 2-dimensia portreto al la 3-dimensia" de la mondo.

 


Yuan Xikun
 

 

    El la multaj honoroj Yuan Xikun plej ŝatas la titolon "Majstro de Mediprotekta Arto" donita de la Media Programo de UN. Li klopodas atentigi al la publiko pri la mediprotektado pere de arto kaj en tio persistas dum la duona jarcento.

 


La skulptaĵo "Ĉielo-ŝtopada Diino Njuva" estis eksponata sur la Tempa Placo de Novjorko en septembro de 2012.
 

 

    Inter la skulptaĵoj de Yuan Xikun, la verko "Ĉielo-ŝtopada Diino Njuva" ricevis vastan priatenton de la internacia socio. La projekto de ĉiel-trua ŝtopado estas mediprotekta programo planita de la Media Programo de UN. La projekto kortuŝis Yuan Xikun kaj instigis lin krei la verkon. Lia inspiro venis el la tradicia mito de la antikva Ĉinio. En la mito, la diino Njuva elfaris kvin-koloran ŝtonegon por ŝtopi la teruran truegon de la ĉielo, kaj per tio savis la homaron el pereo. Yuan Xikun esperas, ke lia verkaĵo kun specifa signifo povas veki la atenton de homoj pri la protektado al la nuna ozonosfero. La kvinkolora ŝtono tenata de la diino en la skulptaĵo estis farita el la specimenoj de ŝtonoj el kvin kontinentoj kaj akvo el polusaj regionoj, alportitaj de la diverslandaj reprezentantoj kiuj partoprenis en la Ministra Kunveno pri Internacia Mediprotektado okazinta en la indonezia insulo Bali en la jaro 2011. La 21-an de novembro, 2012, la menciita skulptaĵo estis starigita, kun aprobo de la Media Programo de UN, en la internacia centro de UN en la urbo Vieno.

 

    Same, lia skulptaĵo "Urĝeco el la Polusa Regiono - Arktaj Ursoj" havas gravan signifon pri la mediprotektado. Ĝi prezentas tragedian scenon, ke la arkta patrinurso kaj ŝia ido sin premas sur malgranda flosglacio. Yuan Xikun volas, per la skulptaĵo, alvoki homojn zorgi la problemon de varmeja efiko kaj protekti nian terglobon. La miniaturaj versioj de ĝi kaj la alia skulptaĵo "La Gardanto de Arbaro - Tigro", respektive gajnis la pokalon "Batalantoj de la terglobo" en la jaroj 2009 kaj 2010, donitaj de la Media Programo de UN. En julio de 2010, la Media Programo de UN honoris lin per la titolo "Majstro de Mediprotekta Arto", por danki lin pro lia disvastigo de la mediprotekta ideo al la tuta mondo kiel artisto kaj kun forta socia konscienco dum la pasintaj multaj jaroj. Yuan Xikun ne nur faris kontribuon por ke la ĉina arto gajnu honorojn internacie, sed ankaŭ fariĝis reprezentanto de la ellandiĝo de la ĉina kulturo en la kampo de plastiko. Krome, nun li estas homo kiu eldonis plej multajn albumojn pri bestoj kaj koncernajn pentrartajn librojn en Ĉinio.

 


Yuan Xikun (la unua de maldekstre) kaj lia "Gardanto de Arbaro - Tigro"
 

 

    Aŭguste en la jaro 2010, la arbara brulego kaŭzis seriozan damaĝon en Rusio. Yuan Xikun persone mondonacis kontantajn 450 milojn da rubloj al la suferantoj. Kiam raportisto demandis pri la motivo de mondonaco, li respondis: "Ĉar en la arbaro vivas tigroj."

 

    En februaro de 2012, Yuan Xikun uzis 2100 milojn da juanoj, gajnitajn per aŭkcia vendado de lia skulptaĵo "Urĝeco el la Polusa Regiono - Arktaj Ursoj" kaj alia verkaĵo por la aferoj de mediprotektado. De marto de 2009 ĝis nun, li pagis pli ol 3 milionojn da juanoj por presigi la bildojn de siaj verkaĵoj "Urĝeco el la Polusa Regiono - Arktaj Ursoj", "Gardanto de Arbaro - Tigro" kaj "Ĉielo-ŝtopada Diino Njuva" sur pli ol mil reklamaj tabuloj ĉe aŭtobusaj haltejoj en pli ol sesdek urboj de Ĉinio, inkluzive de Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono. Per tio li volas, unuflanke, ekzameni siajn verkaĵojn en merkata ekonomio, aliflanke, dediĉi sian akiraĵon al la mediprotektaj aferoj. Antaŭ nelonge, la Internacia Fondaĵo por Animala Bonstato faris ĉe la homoplena metroa lineo en Pekino senprofitigan reklamon, kun la tigroprotekta pentraĵo de Yuan Xikun "Feliĉo antaŭ Niaj Okuloj" kiel la enhavo.

 

    Septembre de 2012, Yuan Xikun estis invitita al Novjorko por ĉeesti al la Pintkunveno de Gvidantoj kun Kreiveco de Louise Blouin en Usono kiel la sola art-kultura persono veninta el Ĉinio. En la ĉefa forumo pri translanda kulturo, li diris: "Oni ne devas pagi per ekomedio kaj estetika konscio por la konkurado de politikistoj."

 

    Laŭ la propono de Yuan Xikun, la Asocio por Akceli Art-edukon de Ĉinio okazigis la Jintai-pokalan Kaligrafaĵan Konkurson de Element- kaj Mez-lernejanoj' novembre de 2012. Dum la konkurso oni alvokis la geknabojn prizorgi kaj partopreni la mediprotektajn aferojn.

 

    Yuan Xikun pasigis sian infanecon en la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. Kaj kiam li informiĝis, ke la poluaĵforiga programo de la lago Dianchi, fama lago de la provinco, li faris grandan klopodon kaj akiris finfine por la programo de la Monda Banko investon de 200 milionoj da usonaj dolaroj. Li ankaŭ faris kontribuon por la repurigo de la lago Fuxian, kiu situas en la urbo Yuxi de la provinco. Por profunde koni la poluan situacion de la lago, li faris esploradon kune kun sia grupo dum unu monato, kaj aperaciis al koncernaj departementoj de la provinco, ke ili faru realan konsideron kaj laboron por protekti la medion de la lago. Post tio la registaro de Yuxi disponigis kelkdek milionojn da yuanoj por forigi la poluaĵojn de la lago.

 


La skulptaĵo "Urĝeco el la Polusa Regiono - Arktaj Ursoj"
 

 

    Yuan Xikun diris, ke ne estas konflikto inter naturo kaj homa saĝo. Li aplaŭdas, ke la konstruado de ekologia civilizacio estas skribita en la statuton de KPĈ.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments