Ĉefpaĝo

Oficiale malfermiĝis la pekina branĉo de la hongkonga Ta Kong Pao

| 2013-03-01
Nombro de mesaĝoj(0)


En la malferma ceremomio de la pekina branĉo de Ta Kong Pao 

 

    La 26-an de februaro oficiale malfermiĝis la pekina branĉo de la hongkonga ĵurnalo Ta Kong Pao, kaj samtempe startis la nova gazeto Bela Pekino, kiu servos por la mondo kiel nova fenestro koni Pekinon, kaj helpos al kunlaboro de Pekino kaj Hongkongo.

 

    Publikiĝis Ta Kong Pao en la jaro 1902, kun sia pekina oficejo startinta en la jaroj 1980. La oficejo jam fariĝis nun la pekina branĉo, kiu konsistas el la gazatara centro, la operacia centro kaj la administra oficejo. Ĝi estas la plej granda kaj kapabla branĉo de Ta Kong Pao sur la ĉeftero de Ĉinio. Laŭ la prezidanto de Ta Kong Pao, la pekina branĉo havas sian propran avantaĝon kaj povos observi en la hongkonga vidpunkto la ŝanĝiĝojn de Pekino por kontinue, profunde kaj ĝustatempe diskoni Pekinon al la tuta mondo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments