El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

El prospero al pereo — dekadenco de la dinastio Tang

| 2013-03-01
Bookmark and Share

    Imperiestrino Wu Zetian

 

    Wu Zetian (624—705 p.K.) estis la sola imperiestrino en la historio de Ĉinio. Ŝi komence estis unu el la kromedzinoj, la plej favorata, de la imperiestro Taizong (Li Shimin).

 

    Wu Zetian estis tre bela, tamen brava. Iufoje la imperiestro kun siaj kromedzinoj rigardis kolereman ĉevalon kaj demandis: "Kiu povas obeigi ĝin?" Wu respondis: "Mi povas, kondiĉe, ke mi havas tri objektojn, nome feran vipon, feran martelon kaj ponardon. Se ĝi ne obeos, mi ĝin vipos. Se ĝi rezistos, mi martelos ĝin sur la kapon. Se ĝi ree obstinos, mi ponardos ĝian gorĝon!" La imperiestro admiris ŝian kuraĝon.

 

    Post la morto de Taizong, la 26-jara Wu Zetian bonziniĝis laŭ la palacaj reguloj de Tang-dinastio.

 

    La kronprinco Li Zhi ekamis Wu Zetian jam antaŭ la morto de sia patro. Imperiestriĝinte, li venigis ŝin en la palacon kaj prenis ŝin kiel sian kromedzinon. Post nelonge, Wu Zetian realigis sian intrigan planon, ke la imperiestro Gaozong (Li Zhi) nuligis la titolon de sia originala edzino kaj prenis Wu Zetian kiel sian oficialan edzinon. Gaozong estis senkapabla, tiel ke baldaŭ la kortega potenco falis en la manon de Wu Zetian.

 

    Post la morto de Gaozong, Wu Zetian eliminis korteganojn politike malfavorajn al ŝi kaj mem surtroniĝis je sia 61-jara aĝo en 690 p.K. Ŝi titolis sian ŝtaton Zhou.

 

    Kvankam Wu forpremis kaj eĉ mortigis siajn politikajn oponantojn, ŝi tamen bone uzis talentulojn kaj ofte bedaŭris, ke ili ne havas terenon disvolvi sian talenton. Kiel imperiestro, ŝi estis promesplena kaj kapabla en la regado. Ŝi ne ofendiĝis pro la raportoj ŝin skandalantaj. Ŝi dediĉis grandan atenton al la loka administrado. Ŝi premiis tiujn ŝtatajn oficistojn, sub kies estreco la agro plivastiĝis kaj la kamparanoj havis superfluan grenon, kaj punis tiujn, sub kies administrado malpliiĝis la loĝantaro. Dum ŝia regado multe disvolviĝis la ekonomio kaj kulturo de la tuta lando; la nombro de loĝantaj familioj en la tuta lando kreskis de 3 800 000 en la regperiodo de Taizong al 6 150 000; ankaŭ la diversaj naciecoj kunvivis harmonie.

 

    En 705 p.K. Wu Zetian malsaniĝis grave. Profitante tiun ŝancon iuj korteganoj faris palacan puĉon kaj surtronigis ŝian filon Li Xian. Oni restaŭris la titolon de Tang-dinastio. Post nelonge Wu Zetian mortis de malsano.

 

    Diboĉema imperiestro Xuanzong

 

    Dum la regado de imperiestro Zhongzong (Li Xian), la kortego estis en ĥaoso. Post pluraj tumultoj, Li Longji imperiestriĝis. Li estis imperiestro Xuanzong.

 


Ĉinstila pentraĵo «Imperiestrino Wu Zetian kaj Ŝia Gvardio»

 

    Post sia surtroniĝo, la pli-ol-20-jara Xuanzong ĉiamaniere strebis por restarigi la aferon de Taizong. Li reordigis la kortegon kaj nomumis eminentulojn altranguloj. Dank' al tio la malordigita situacio ŝanĝiĝis kaj Tang-imperio reprosperiĝis.

 

    Post pli-ol-20-jara paca regado, Xuanzong iom post iom fariĝis fiera, maldiligenta kaj diboĉema. Li nomumis ĉefministro sentaŭgulon Li Linfu kun afabla mieno sed koro vipura. Tiu lasta forpuŝis honestajn talentulojn el la kortego kaj promociis flatemulojn. Pro tio kadukiĝis Tang-dinastio.

 

    En la lastaj jaroj de sia regado Xuanzong dorlotis sian belegan junan kromedzinon Yang, saĝan kaj lertan en dancado kaj muziko. Li sin amuzis tagnokte en la palaco kun la belulino Yang, ne plu zorgis la ŝtatajn aferojn kaj komisiis ilin al Li Linfu. Li plenumis ĉiajn frivolajn postulojn de Yang. Iufoje Yang volis manĝi liĉion produktitan en la sudo, kaj Xuanzong ordonis, ke oni transportu, stafete per rapidaj ĉevaloj, freŝajn liĉiojn de Guangdong malproksima je kelkmil km. al la ĉefurbo Chang-an. Ankaŭ la pliaĝa frato Yang Guozhong de la belulino Yang estis sentaŭgulo, sed nomumita kiel ĉefministro. Ŝiaj tri pliaĝaj fratinoj ricevis altan rangon de la imperiestro. La tuta familio Yang vivis lukse kaj diboĉe.

 

    Ribelo de An Lushan

 

    En la jaro 755 p.K., kiam imperiestro Xuanzong estis sorĉita de la bela kantado kaj ĉarmaj dancoj de la belulino Yang, An Lushan, estro de loka regpotenco en la nordo de Tang-impe-rio, atakis la centran regionon de la imperio, komandante 150 000 militistojn. Post nelonge, la ribelaj trupoj rekte marŝis al la pasejo Tongguan, proksima al la ĉefurbo. En 756 p.K. Xuanzong en akompano de belulino Yang kaj ŝia frato haste fuĝis al Sichuan-provinco. Kiam ili atingis Maweiyi (okcidente de la nuna gubernio Xingping de Shaan-xi-provinco), la sekvantaj gvardioj ribelis, mortigis Yang Guozhong kaj postulis mortigi la belulinon Yang. Xuanzong devigite ordonis ŝin strangoli. Post nelonge la kronprinco Li Heng surtroniĝis. Li estis imperiestro Suzong.

 

    La ribelo de An Lushan estis la plej granda enlanda milito en Tang-dinastio kaj turnopunkto de ĝia prospero al kadukiĝo. La tumulto daŭris ok jarojn kaj kaŭzis grandan perdon al la vivo kaj riĉaĵo de la popolo. Post la ribelo la loĝantaro malkreskis de 9 000 000 familioj al 1 900 000.

 

    Poste Tang-dinastio restarigis sian regadon kaj subpremis la ribelon helpate de la norda nacimalplimulto Huihe. Sed, de tiam la centralizisma regado iom post iom kolapsis kaj aperis loka separatismo. Dum 151 jaroj de 756 ĝis 907 p.K. 14 imperiestroj surtroniĝis sinsekve, sed neniu el ili kapablis restarigi ĝian prosperon.

 

    Pereo de Tang-dinastio

 

    En la posta periodo de la dinastio malordo regis ĝian politikan situacion, koruptiĝo fariĝis kutimo de burokratoj, kiuj multe faris malutilojn al la popolo. Sub ekstrema dekadenco en politiko, la reganta kliko estrata de la imperiestro freneze forrabis la agron por kontentigi bezonon de sia luksa vivo. Diversaj impostoj pezas sur la kamparanoj kaj rapidigis ilian bankroton. La kamparanoj grandkvante fuĝis aliloken. Sub netolerebla kruela subpremado de la bienuloj, iuj kamparanoj suriris ribelan vojon.

 


Maŭzoleo Qianling, tombo de Imperiestro Gaozong kaj Imperiestrino Wu Zetian de Tang-dinastio

 

    En 875 p. K. okazis granda kamparana leviĝo sub la gvido de Huang Chao. La ribelanta armeo kun 600 000 membroj militis en plejparto de Ĉinio, kaj gajnis venkojn unu post alia super la armeo de Tang-dinastio. En 880 p. K. la armeo de Huang Chao konkeris la orientan ĉefurbon Luoyang, prenis la pasejon Tongguan kaj rekte minacis la ĉefurbon Chang-an. La imperiestro Xizong panike fuĝis al Chengdu de Sichuan-provinco. Kiam Huang Chao eniris la ĉefurbon gvidante sian armeon, la urbanoj kolektiĝis ambaŭflanke de stratoj por rigardi la ribelantojn. La sendito de Huang Chao publike anoncis al la popolanoj: "Reĝo Huang leviĝis por la popolo, li ne similas la Tang-imperiestrojn kiuj ne amis vin. Vi ĉiuj estu trankvilaj!" Li oficiale fondis kamparanan regpotencon kun la landnomo Granda Qi.

 

    Kontentaj je siaj atingoj, la gvidantoj de la ribelantoj neglektis la forton de la restantaj malamikoj kaj ne persekutis ilin per siaj elitaj trupoj. Pro tio la centra registaro de Tang gajnis tempon manovri alilokajn armeojn por sieĝi la ribelantojn en Chang-an. La sieĝitajn ribelantojn trafis ĉiam pli multaj malfaciloj. Pro manko de greno, ili devis plenigi la stomakon per arboŝeloj k.a.

 

    Samtempe kun tio, Tang-registaro intensigis sian persvadon al la ribelantoj kapitulaci. En tia situacio grava generalo Zhu Wen el la ribelantaj trupoj kapitulacis al la registaro. Krome, Tang-dinastio ankoraŭ venigis Li Keyong, nobelon de norda tribo Shatuo por kune ataki la ribelantojn.

 

    Retiriĝinte el Chang-an, la ribelanta armeo suferis sinsekvajn malvenkojn kaj plejparte estis ekstermitaj. La brava gvidanto de la ribelantoj Huang Chao sin mortigis ĉe Taishan-monto de Shandong-provinco. Tiel finiĝis la senprecedenca dekjara ribelo.

 

    Dum la ribela milito la eŭnukoj kaj lokaj generaloj ĉiamaniere ekspansiigis siajn fortojn. Post malvenko de la kamparana leviĝo, la tuta lando dronis en ĥaoso pro milito inter la lokaj generaloj. Tiam Tang-dinastio ekzistis nur nominale.

 

    En la jaro 907 p.K. Zhu Wen eksigis la lastan imperiestron de Tang-dinastio kaj mem imperiestriĝis kun la ŝtata nomo Liang. Tiel pereis Tang-dinastio post sia 289-jara regado. La ĉina historio eniris en la separatisman periodon de Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments