Ĉefpaĝo

Robert Lawrance Kuhn kaj lia verko 30 Jaroj de Ĉinio: Granda Ŝanĝiĝo de la Homa Socio

| 2013-03-06
Nombro de mesaĝoj(0)

de CHEN XIN

 


Robert Lawrance Kuhn

 

    La 30 jaroj de Ĉinio post la ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo altiris atenton de la tuta mondo kaj eĉ estis nomita "miraklo de Ĉinio". La libro 30 Jaroj de Ĉinio: Granda Ŝanĝiĝo de la Homa Socio estas verkita de la usona verkisto d-ro Robert Lawrance Kuhn. En la libro la aŭtoro ĉiuflanke retrorigardas grandajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio dum la pasintaj 30 jaroj post ĝia ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo, kaj komparas ilin kun la ŝanĝiĝoj en la pli vasta medio de la internaciaj politiko, ekonomio kaj socio por objektive montri al la mondo la veran staton de la nuntempa Ĉinio.

 


30 Jaroj de Ĉinio: Granda Ŝanĝiĝo de la Homa Socio verkita de Robert Lawrance Kuhn
 

 

    Robert Lawrance Kuhn naskiĝis en Nov-Jorko, Usono en 1944. Li ricevis bakalaŭrecon pri la homa biologio en la Universitato Johns Hopkins kaj doktorecon pri la esploroj de la homa cerbo en la Universitato Kalifornio. En la jaro 2005 li rapide famiĝis en Ĉinio pro sia verko La Homo, Kiu Ŝanĝis Ĉinion: La Vivo kaj Heredaĵo de Jiang Zemin. En la jaro 2008 li refoje estis atentata pro sia nova verko 30 Jaroj de Ĉinio: Granda Ŝanĝiĝo de la Homa Socio kun intervjuoj de ĉinaj politikaj gravuloj inkluzive de Xi Jinping, Li Keqiang kaj Liu Yunshan.

 

    La libro rakontas pri la ĉinaj reformado kaj pordomalfermo dum la lastaj 30 jaroj kaj grandaj ŝanĝiĝoj de la socio, pri profundaj ŝanĝiĝoj de la vivo kaj ideoj de ĉinoj en la okuloj de usonano. Por verki la libron kun pli ol 400 mil ideografiaĵoj Robert Lawrance Kuhn kelkdek-foje vizitis Ĉinion dum 8 jaroj. Li iris al pli ol 40 urboj de pli ol 20 provincoj kaj intervjuis pli ol 400 personojn, kiuj mem spertis la reformadon kaj pordomalfermon. Inter ili estis altrangaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro, respondeculoj de ministerioj kaj komisionoj de la centra registaro kaj tiuj de la partio kaj la registaroj en diversaj provincoj kaj municipoj, fakuloj, erudiciuloj, bazaj kadroj, entreprenistoj kaj komercistoj.

 


 Xi Jinping (dekstre), ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, interparolas kun Robert Lawrance Kuhn.

 

    En la libro Robert Lawrance Kuhn montras la historian panoramon de la ŝanĝiĝo de la ĉina socio dum la pasintaj 30 jaroj. La aŭtoro serioze konsciiĝas pri la diverseco de la ĉina socio kaj multaj defioj, kiujn ĝi alfrontas; li prave traktas la diversecon kaj komplikecon en malsamaj regionoj kaj kampoj laŭ malsamaj periodoj de la historia disvolviĝo de Ĉinio. Rezulte Robert Lawrance Kuhn povas kompreni profundan pulsadon kaj realan tension de la disvolviĝo de la ĉina moderna socio; li malkovras la necesan logikon kaj funkcian mekanismon de la paca releviĝo de Ĉinio dum la pasintaj 30 jaroj; surbaze de tio li klarigas la politikan, ekonomian kaj kulturan kaŭzojn kaj racian kategorion de la brilaj atingoj.

 


Robert Lawrance Kuhn faras subskribon por aĉetantoj de sia verko en Hangzhou, Zhejiang-provinco, Ĉinio.
 

 

    Post propraj observado kaj spertado surloke, Robert Lawrance Kuhn faris racian, objektivan kaj praktikan analizon kaj resumon, kaj nur tiam komencis sian verkadon. Li komprenas, kio estas la "vojo de la granda lando", kio estas la "vojo de Ĉinio", kio estas la "saĝo de la Oriento". Li iom post iom komprenas ankaŭ, ke la gravaj pensoj pri "la socialisma vojo kun ĉina trajto", "la teorio de Deng Xiaoping" kaj "tri reprezentantoj", kaj "la koncepto pri scienca disvolvado", pri kiuj ofte parolas ĉinaj gvidantoj, ne estas simpla politika deklaro, sed estas necesa postulo de la disvolviĝo de la ĉina socio, la volo de la ĉina popolo kaj politika programo, krom kiu ne estas alia elekto. Li scias, ke la ekvilibraj rilatoj inter "reformado, disvolvado kaj stabileco", pri kiuj ofte parolas diversnivelaj kadroj, estas tiel grava afero por la grandega ŝipo en la Oriento, kiu rapide navigas sur torentaj fluoj kun danĝeraj malprofundaĵoj. Li scias ankaŭ, ke la "efikeco kaj justeco" kaj "aŭtokrateco kaj demokratio" bezonas ekvilibron en Ĉinio.

 


Robert Lawrance Kuhn en vilaĝo de Yunnan-provinco
 

 

    Post la profundaj observado en multaj lokoj kaj esploroj pri la historio kaj reala disvolviĝo de Ĉinio Robert Lawrance Kuhn proponas, ke Ĉinio devas rifuzi senanalizan alprenon kaj kompreneble simplan kopion de la sistemoj kaj normoj de la Okcidento pri "demokratio" kaj "libereco". Li serioze komparas la diferencon inter ĉinoj kaj okcidentanoj en la kono pri Ĉinio kaj prezentas sian veran komprenon pri Ĉinio, ĉinoj kaj ĉinaj gvidantoj kaj respondas al iuj okcidentanoj akrajn demandojn, kiaj ĉu Ĉinio estas avara ekonomia konkuranto, ĉu Ĉinio estas potenciala defianto en politiko kaj milito, ĉu gvidantoj de Ĉinio estas aŭtokrataj. Li eĉ ne aprobas la vidpunkton de iuj ĉinaj erudiciuloj pri tio, ke la reformado de la politika sistemo de Ĉinio estas multe pli postrestinta ol la ekonomia reformado kaj la sociaj ŝanĝiĝoj. Li opinias, ke la reformado de la ĉina politika sistemo devas sekvi principon konforman al la disvolviĝo de la ekonomio kaj de la socio, kaj bone teni siajn paŝojn kaj ritmojn. Li opinias ankaŭ, ke, se temas pri konsistigaj elementoj de vera demokratio, travidebleco estas pli grava ol multpartia sistemo. Robert Lawrance Kuhn aperigis la unua en usona amaskomunikilo sian komprenon pri la "koncepto pri scienca disvolvado". Li opinias, ke la koncepto estas sinteza projekto por solvi komplikajn kaj diversajn problemojn de ekonomio, de la socio kaj de politiko.

 

    Robert Lawrance Kuhn estis biologo kaj fakulo pri la cerbo-scienco. Li iam estis elstara bankisto pri investado. Poste li estis allogita de grandaj ŝanĝiĝoj de la ĉina socio en la pasintaj 30 jaroj, kiujn alportis la reformado kaj pordomalfermo; rezulte nun li fariĝis fama biografo kaj komentariisto pri la ĉina politiko.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments