Ĉefpaĝo

La demografia dividendo de Ĉinio devigas reformadon de ĝia ekonomia disvolva maniero

| 2013-03-08
Bookmark and Share

    En la 22-a de februaro la Ŝtata Buroo de Statistikoj de Ĉinio publikigis la bultenon pri statistikoj de la ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio en la jaro 2012. La bulteno montras, ke por la unua fojo falis la nombro de la ĉinaj loĝantoj en la laboraj aĝoj: kies absoluta nombro estas 937.27 milionoj da homoj, je 3.45 malpli granda ol antaŭe.

 

    Krome, la totala nombro de la loĝantoj sur la ĉeftero de Ĉinio atingis 1.35404 miliardojn en la jaro 2012 kaj kreskis je 6.69 milionoj da homoj kompare kun tiu en la fino de la jaro 2011. La nombro de la loĝantoj en la urboj kaj urbetoj estis 711.82 milionoj, kiuj konsistigas 52.6% de la totala loĝantaro de Ĉinio.

 

    Ĉinio ĝuis la demografian dividendon jam pli ol 20 jarojn

 

    En la jaro 1998, Davide Blooml kaj aliaj personoj prezentis por la unua fojo la koncepton pri demografia dividendo dum studo pri la rolo de demografia transiro en antaŭenpuŝo de la ekonomia kresko en Orienta Azio, kaj indikis, ke reduktiĝo de la proporcio de nasko kaj tiu de morto kaj ŝanĝiĝo de la strukturo de la aĝoj de la loĝantoj liveris al la plejparto da evoluantaj landoj ŝancon por rapide disvolvi sian ekonomion kaj rapide plibonigi la vivnivelon de siaj loĝantoj.

 

    En la jaro 2007, la Raporto pri Strategia Esploro pri la Disvolvo de la Loĝantaro de Ĉinio atentigis, ke la ŝanĝiĝo de la strukturo de la aĝoj de la loĝantoj formis tri malsamajn etapojn en la jena ordo, nome la altdependeca rilatumo de la loĝantaro, t. e. la loĝantaro konsistanta el multaj infanoj kaj malmultaj maljunuloj (la rilatumo de la loĝantoj en la ne-laboraj aĝoj kaj tiuj en la laboraj aĝoj); la malalt-dependeca rilatumo de la loĝantaro, t. e. la loĝantaro konsistanta el malmultaj infanoj kaj malmultaj maljunuloj; kaj la altdependeca rilatumo de la loĝantaro konsistanta el malmultaj infanoj kaj multaj maljunuloj. En la dua etapo el ili, estas granda la proporcio de la loĝantoj en la laboraj aĝoj kun fortaj produktaj fortoj, malpeza ŝarĝo por vivteni la infanojn kaj flegi la maljunulojn kaj kun granda porcento de la alta ŝparado en la socio, kiun etapon oni nomas per la periodo de la demografia dividendo, kaj tiam en la socio abundas laboraj fortoj kun la socia ŝarĝo malpeza, en tio kuŝas potenciala kontribuo por la ekonomia kreskado. Tiu ĉi kontribuo estas la demografia dividendo.

 

    Ĉinio ĝuis la favoron de la demografia dividendo dum pli ol 20 jaroj de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝis la jaro 2012. Tiam la strukturo de la ĉina loĝantaro en la laboraj aĝoj estis en la etapo de la demografia dividendo. Ĉiujare, la totala nombro de la laboraj fortoj superis 10 milionojn, kaj tiu ĉi cifero plenplene garantiis la laborajn fortojn postulatajn en la ekonomia kreskado.

 

    La unuafoja absoluta falo de la nombro de la ĉina loĝantaro en la laboraj aĝoj

 

    La plej nova anonco montras, ke en la jaro 2013 la strukturo de la ĉina loĝantaro estas malsama ol tiu en la antaŭaj jaroj.

 

    Nun en Ĉinio vivas 222.87 milionoj da geknaboj en la aĝoj de 0-14 jaroj, kiuj konsistigas 16.5% de la totala loĝantaro de Ĉinio, 937.27 milionoj da adoltoj en la aĝoj de 15-59 jaroj, 937.27 milionoj da laboraj fortoj, kiuj konsistigas 69.2% de la totala loĝantaro de Ĉinio kaj tiu ĉi nombro reduktiĝis je 3.45 milionoj da homoj kompare kun tiu en la fino de la pasinta jaro. Tio estas la unuafoja falo de post sinsekva kresko dum pluraj jaroj. Nun, en Ĉinio estas 193.90 milionoj da loĝantoj en la aĝo de 60 jaroj kaj en la aĝo de pli ol 60 jaroj, ili konsistigas 14.3% de la totala loĝantaro de Ĉinio.

 


Cai Fang, direktoro de la ekonomia instituto pri loĝantaro kaj laboro sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj 

 

    La bulteno montras, ke en la fino de la jaro 2012 en Ĉinio la kvanto de la laboraj fortoj en la aĝo de 15-59 jaroj reduktiĝis je 0.60%, tio estas la unuafoja malmultiĝo post plurjara kreskado. La dependeca rilatumo de la loĝantaro leviĝis al 44.5%. Cai Fang, direktoro de la ekonomia instituto pri loĝantaro kaj laboro sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, analizis, ke tio donos evidentan influon al la ekonomia kreskado. 

 

    En la jaro 2012 la Ĉina Disvolva Esplora Fundaĵo diris en sia publikigita raporto, ke de la jaro 2010 ĝis la jaro 2020 la ĉinaj loĝantoj en la laboraj aĝoj reduktiĝos je pli ol 29 milionoj da homoj.

 

    Ma Jiantang, direktoro de la Ŝtata Buroo de Statistikoj de Ĉinio, esprimis, ke tio estas la unua absoluta reduktiĝo de la ĉinaj loĝantoj en la laboraj aĝoj dum sufiĉe longa tempo. Li opinias, ke la fluktuado de la loĝantaro kaj laborforta provizado estas milda, almenaŭ antaŭ la jaro 2030 la nombro de la ĉinaj loĝantoj en la laboraj aĝoj reduktiĝos stabile, laŭgrade, kaj ne aperos mutacio.

 

    Ma Jiantang diris, ke estis ĉiam disputo ĉu la ŝanĝiĝoj de la ĉina loĝantaro en la laboraj aĝoj aludas malaperon de la demografia dividendo, kiu dum pluraj jaroj subtenis kreskadon de la ĉina ekonomio. Kvankam tiu ĉi cifero konstante malpliiĝas, tamen en la nuna situacio la totala kvanto de la laboraj fortoj je pli ol 900 milionoj estas ankoraŭ giganda. Tio ankoraŭ estas unu el la plej grandaj avantaĝoj de Ĉinio.

 

    Devigo de reformo de la sistemo de la ekonomia disvolvo

 

    Cai Fang rimarkigis ke la statistiko montras, ke en la aktuala Ĉinio unuflanke falas la nombro de la loĝantoj en la laboraj aĝoj, aliflanke pli kaj pli evidentiĝas la problemo pri la maljuniĝo de la loĝantaro. La registaro devas havi rimedojn por trakti la fakton, ke Ĉinio falas en la embarasan periodon "maljuniĝo antaŭ riĉiĝo".

 


En la jaro 2012 multaj unuoj varbis laborantojn pere de altigo de salajro. Tio estas signalo de paliĝo de avantaĝoj de la demografia dividendo.
 

 

    Cai Fang sugestis, ke oni devas fari serion da alĝustigoj kaj reformoj kaj krei kondiĉojn por plilongigi la periodon de la demografia dividendo. Ekz., pluapaŝe forigi la sistemajn barojn por fluo de la laboraj fortoj pere de la reformo de la sistemo pri la loĝantara registreco kaj plue pligrandigi konsumadon de popolanoj pere de la egaligo de bazaj publikaj servoj; kaj krei kondiĉojn por ekspluati la duan demografia dividendo. 

 

    Multaj fakuloj opinias, ke sekve de la reduktiĝo de la loĝantoj en la laboraj aĝoj, la demografia dividendo de Ĉinio inklinas al laŭgrada malapero. Tio estos malfacila defio por laboro-intensivaj industrioj. La baldaŭa malapero de la demografia dividendo devigas reformon de la manieroj de la ekonomia disvolviĝo, anstataŭigon de la industria ĝisdatiĝo kaj alĝustigon de la industria strukturo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments