Ĉefpaĝo

Ĉina ekonomio serĉas daŭripovan disvolviĝon en ŝancoj kaj defioj

| 2013-03-13
Bookmark and Share

    Novaj defioj kaj kondiĉoj

 


Xi Jinping parolas en la kunveno. 

 

    Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en la labora kunveno pri ekonomio de CK, ke la disvolvaj ŝancoj antaŭ Ĉinio ne plu estas tradiciaj ŝancoj, nome, simpla enmetiĝo en la tutgloban labordividon, pligrandigo de eksporto, rapidigo de investado, sed nun ankaŭ temas pri akcelado de la enlanda bezono, altigado de la kreiva kapablo kaj akcelo de transformo de manieroj de la ekonomia disvolviĝo.

 

    Pri tio ĉinaj ekonomikistoj klarigis:

 

    Long Guoqing, direktoro de la Esplora Centro pri Internacia Ekonomio sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke en la fono de la longtempa ekonomia stagno en la disvolviĝintaj landoj estas atendinda la rearanĝo de la altnivelaj riĉfontoj en la mondo. Kun tiu rearanĝo progresintaj industrioj translokiĝos al Ĉinio, donante al ĉinaj industrioj grandan ŝancon por la struktura transformiĝo.

 

    Zhang Qizuo, vic-rektoro de la Chengdu-a Universitato, diris, ke la nova spaco de la ekonomia disvolvo de la tuta terglobo aperas en disvolviĝantaj landoj, kaj Ĉinio kapablas mem krei strategiajn ŝancojn.

 

    Lian Ping, ĉef-ekomonikisto de la Komunika Banko de Ĉinio, diris, ke anstataŭ la eksterlanda bezono la enlanda bezono fariĝos nova ŝanco por Ĉinio, kiam ĝia porkapa enlanda produkto-valoro estas nun klasifikata kiel tiu de la meza nivelo, ĝia urbanizado en antaŭenpuŝado, kaj ekonomio en ĝiaj meza kaj okcidenta partoj en rapida disvolviĝo.

 

    Risko kaj defio interligitaj

 

    La laborkunveno pri ekonomio de la Centra Komitato de KPĈ rimarkigis, ke evidentiĝas la problemoj pri neekvilibro, neakordeco kaj nedaŭripovo; intensiĝas la kontraŭdiroj inter la premo de malleviĝo de ekonomia kresko kaj la relativa superfluo de produktokapablo; samtempe troviĝas la altiĝo de la produktokosto kaj manko de kreiveco; en la financa kampo estas latenta risko, kaj ankaŭ evidentiĝas la kontraŭdiro inter ekonomia disvolvo kaj resurso-medio.

 

    Lian Ping diris, ke por longa tempo la eksterlanda bezono ludis la rolon de grava motoro en la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, kaj tamen la konstanta ekonomia stagno en eŭropaj landoj kaj Usono parte limigas la eksportadon de produktaĵoj de Ĉinio, kaj tio akrigas la nuntempan superfluon de produktokapablo en la lando.

 

    Guo Tianyong, direktoro de la Esplora Centro pri Ĉinaj Bankoj de la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomio, diris, ke kun la aplikiĝo de la 4-ronda kvanta malstreĉiga politiko de la usona Federacia Konsilio pri Rezervo devas esti zorge atentataj jenaj du faktoroj: "inundo" de likvideco en la tutmonda merkato kaj forta premo pro la altiĝo de varprezoj.

 

    Zhang Liqun, esploristo de la Esplora Centro pri Disvolviĝo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, opiniis, ke jam ŝanĝiĝas la rilatoj pri merkataj provizado kaj bezono; fariĝas tendenco la kosto-altiĝo de konsistigaj elementoj kiel laborforto, kapitalo, tero; pliserioziĝas la premoj, kiuj riskas konduki la ĉinan ekonomion al malekvilibro, malakordo kaj nedaŭripovo.

 

    Malferimi novan situacion

 

    La laborkunveno pri ekonomio de la Centra Komitato de KPĈ diris, ke en 2013 la registaro prenos la altigadon de kreska kvalito kaj efiko de ekonomia disvolvo kiel centran taskon; kreive kaj stabile malfermos novan kampon, pliprofundigos la reformadon kaj pordmalfermon kaj plifortigos la motoran rolon de kreiveco.

 

    Ĉinaj ekonomikistoj opinias, ke Ĉinio devas strebi al sana kaj konstanta ekonomia disvolviĝo, sed ne al simple rapida kaj kvanta kreskado. La ĉina ekonomio povos akiri novan spacon por tia disvolviĝo nur plibonigante la kvaliton, rapidigante la forigadon de firmaoj kun postiĝinta produktokapablo, fortigante la kreivan kapablon de firmaoj kaj akcelante la rearanĝadon de la industria strukturo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments