Ĉefpaĝo

Wen Jiabao: rapidigu transformon de manieroj de ekonomia disvolviĝo kaj akcelu daŭrigeblan kaj sanan disvolviĝon de ekonomio

| 2013-03-13
Bookmark and Share


Wen Jiabao faras la raporton pri la registara laboro. 
 

Fremdlandaj diplomatoj en la 1-a Sesio de la 12-a TPK 

 

    La 5-an de marto Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, proponis en la raporto pri la registara laboro, ke la nova gvidantaro devas rapidigi transformon de manieroj de ekonomia disvolviĝo kaj akceli daŭrigeblan kaj sanan disvolviĝon de ekonomio.

 

    Wen Jiabao diris, ke la atingoj de la moderniga konstruado de la ĉina socialismo estas akiritaj surbaze de la daŭrigebla kaj sana disvolviĝo de ekonomio. Sen ekonomia disvolviĝo neniu afero sukcesus. Ne ŝanĝiĝas la fundamenta stato de Ĉinio, ke la lando ankoraŭ estas kaj longtempe restos en la komenca stadio de socialismo, ne ŝanĝiĝas la ĉefa kontraŭdiro de la socio – la kontraŭdiro inter la pli kaj pli kreskantaj bezonoj de la popolo en materio kaj kulturo kaj postiĝanta socia produktado, kaj ne ŝanĝiĝas ankaŭ la internacia pozicio de Ĉinio kiel la plej granda disvolviĝanta lando en la mondo. Disvolvado ankoraŭ estas ŝlosilo por solvi la problemojn de Ĉinio.

 

    Konsiderante la nunajn kondiĉojn kaj la celon por ekonomia disvolviĝo Wen Jiabao prezentis al la nova gvidantaro jenajn strategiajn proponojn:

 

    1. Oni devas persiste preni ekonomian konstruadon kiel centron, koncentri la tutan atenton sur la konstruado kaj tutkore kaj tutanime labori por disvolviĝo.

 

    2. Oni devas firme kaj neŝanceleble preni grandigon de enlanda konsumado kiel longtempan strategian politikon por ekonomia disvolviĝo, lasi al konsumado plene ludi ĝian bazan rolon kaj al investado ĝian ŝlosilan rolon.

 

    3. Oni devas energie antaŭenpuŝi transformon de manieroj de ekonomia disvolviĝo kaj rapidigi alĝustigon de la industria strukturo.

 

    4. Oni devas rapidigi reformadon kaj levadon de tradiciaj industrioj, forte disvolvi alt- kaj novteknologiajn industriojn kaj altigi la kvaliton de produktaĵoj kaj ilian konkurenc-kapablon en la merkato. Kaj oni ankaŭ devas plue disvolvi kaj plifortigi la servan industrion.

 

    5. Oni devas kontentigi la deziron de la popolo pri bela vivmedio kaj energie plifortigi konstruadon de la ekologia civilizacio kaj protektadon de la medio.

 

    6. Oni devas daŭre kaj profunde praktiki la ĝeneralan strategion pri regiona disvolviĝo kaj akceli kunordigan disvolviĝon de regiona ekonomio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments