Ĉefpaĝo

La Ĉina Ĉefstabejo de la Konfuceaj Institutoj donacis 10 mil ĉinlingvajn librojn al la Ministerio de Eduko de Tajlando

| 2013-03-14
Nombro de mesaĝoj(0)


Guan Mu (la 3-a de maldekstre) donacas librojn al la Ministerio de Eduko de Tajlando. 

 

    La 11-an de marto en la nomo de la Ĉina Ĉefstabejo de la Konfuceaj Institutoj, Guan Mu, ĉina ambasadoro al Tajlando, donacis al la Ministerio de Eduko de Tajlando 10 mil librojn kaj 200 kompletojn da pendgrafikaĵoj de kunsona instrua materialo de la ĉina lingvo. La donacan ceremonion ĉeestis H E Mr Phongthep Thepkanjana, vicĉefministro kaj ministro pri eduko de Tajlando.

 

    Guan Mu diris, ke sekve de la profunda disvolviĝo de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Tajlando en instruado de la ĉina lingvo, pli kaj pli multiĝas ĉinlingvaj institutoj en Tajlando kaj plue grandiĝas postulo de ĉinlingvaj instruisto-volontuloj. Por subteni la ĉinlingvan instruadon de Tajlando kaj plenumi la postulon de Tajlando pri instruisto-volontuloj la Ĉefstabejo de la Konfuceaj Institutoj sendos pli ol 1500 ĉinlingvajn instruisto-volontulojn al Tajlando fari ĉinlingvan instruadon por la lernojaro 2013-2014.

 

    De la pasinta oktobro, kiam H E Mr Phongthep Thepkanjana ekservis kiel vicĉefministro de Tajlando, li tre zorgas pri disvolviĝo de la ĉinlingva instruado en Tajlando. Li diris, ke sekve de disvolviĝo de la ĉina ekonomio kaj altiĝo de la internacia pozicio de Ĉinio, pli kaj pli multaj tajlandaj studentoj elektas studi en Ĉinio kaj esperas plue koni ĉinajn kulturojn, sciencojn kaj teknologiojn per lernado de la ĉina lingvo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments