Ĉefpaĝo

Jubileo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko

| 2013-03-15
Nombro de mesaĝoj(0)


Dum la celebrado

 

    La 13-an de marto okazis celebrado de la 15-jara jubileo de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko.

 

    Abdul' ahat Abdurixit, prezidanto de la Ĉina-Afrika Popola Amikeca Asocio, kaj Zhai Jun, vicministro de eksterlandaj aferoj de Ĉinio, kaj aliaj 150 gastoj ĉeestis la celebradon. Feng Zuoku, vicprezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, diris en sia parolo, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko havas progresajn rilatojn dum la pasintaj 15 jaroj kaj ili gajnis sukceson en la kunlaboro en diversaj kampoj. La ĉina flanko faras grandan atenton al la disvolvo de la rilatoj inter la du landoj kaj volas kune kun Sud-Afriko antaŭenpuŝi la strategian partnerecon de la du landoj.

 

    Dr. Bheki Langa, ambasadoro de Sud-Afriko en Ĉinio, alte taksis la dulandajn interrilatojn en politiko, ekonomio, kulturo kaj turismo. Li diris, ke Sud-Afriko kaj Ĉinio estas la plej grandaj komercaj partneroj, kaj la du flankoj devas klopodi por profundigi siajn kunlaborojn en ĉiu flanko okaze de la 15-jara jubileo de la establo de la diplomatiaj rilatoj iner la du landoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments