Ĉefpaĝo

"Bela Ĉinio": ni komencu per mediprotektado (I)

| 2013-03-19
Bookmark and Share

de Raportgrupo pri la medio kaj klimato de la Ĉina Internacia Eldona Grupo

 

    En novembro 2012 la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) elmetis, ke oni metu la nocion de ekologia civilizacio en procezon de la konstruado ekonomia, kultura kaj socia por konstrui "belan Ĉinion" kaj realigi la konstantan disvolviĝon de la ĉina nacio. Post tio la temo "bela Ĉinio" furoras en la lando. Tamen la bruma vetero regis vaste kaj longatempe en meza kaj orienta Ĉinio, kvazaŭ atentigante al ĉinoj, ke ankoraŭ restas longa distanco por realigi la idealan "belan Ĉinion".

 


Antaŭtagmeze de la 9-a de marto senlima sablo kaj brumo kovris la ĉielon de Pekino kaj multaj lokoj de norda Ĉinio. Malgraŭ la bruma vetero du eksterlandaj vojaĝantoj vizitis Jingshan-parkon en Pekino. 

 

    Tial en la diskutaj kunvenoj de ĈPPIK reguligi polucion, protekti la medion kaj konstrui ekologian civilizacion por realigi la revon "bela Ĉinio" fariĝis unu el la plej multe diskutataj temoj.

 

    Serioza realo de mediprotekto

 


Wang Wenbiao, ĈPPIK-membro kaj prezidanto de la estraro de la Riĉfonta Grupo Elion de Interna Mongolio ricevas intervjuon. 
 

 

    ĈPPIK-membro Wang Wenbiao, prezidanto de la estraro de la Riĉfonta Grupo Elion de Interna Mongolio, diris: "Mi esperas, ke estonte Ĉinio fariĝos bela lando kun la lazura ĉielo, verda kamparo, pura akvo kaj freŝa aero. Lia eldiro esprimis la komunan idealon de multaj ĈPPIK-membroj, kaj tamen nuntempe la reala situacio ankoraǔ ne estas tiel kontentiga.

 

    Ekde la komenco de la jaro 2013 foje kaj refoje brumo atakis Pekinon, mezan kaj orientan Ĉinion. Januare en Pekino en 26 tagoj estis bruma vetero. En la 28-a de februaro la aero en granda parto de Pekino estis serioze pluciita je 5 gradoj, kaj en iuj lokoj la portempa travidebleco estis malpli ol 500 metroj. En tiu tago okazis eĉ sabloventego. Estis poluciita ne nur aero sed ankaǔ akvo. Krome polucio pro rubaĵoj, dezertiĝo de kampoj kaj similaj mediaj problemoj malhelpas la disvolviĝon de ekonomio kaj socia vivo. Laǔ la esplorado de ĈPPIK-membroj en iuj kamparaj regionoj tro da uzado de kemia sterkaĵo kaj insekticido malmoligas kaj venenas la teron. Al multaj vilaĝoj mankas pura tero. En urboj krom aerpolucio ankaǔ ne solviĝis la problemo pri rubaĵoj, kiuj en Ĉinio havas produktkvanton de 400 milionoj da tunoj jare, okupante la unuan lokon de la mondo, kaj ĉiujare ĝi kreskas je 8%-10%. Ŝanhajo, Nankino, Xiamen kaj aliaj kvin urboj nun prove praktikas la rubklasifikadon, sed en aliaj ĉinaj urboj oni kolektas rubaĵojn ankoraǔ sen klasifikado, kaj tio donas malfacilaĵon en rubtraktado kaj serioze polucias la medion.

 

   Wang Wenbiao estas ĈPPIK-membro de Interna Mongolio, kiu naskiĝis kaj kreskis en dezerto. Li diris, ke dezertiĝo estas alia zorgo por la vivado kaj disvolviĝo de la ĉina nacio. Ĉinio estas la lando serioze dezertiĝanta kun la areo de dezertiĝinta tero multe pli vasta ol tiu de agro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments