Ĉefpaĝo

La Nacia Palaca Muzeo en Taibei altigos prezojn de biletoj

| 2013-03-22
Nombro de mesaĝoj(0)

La Nacia Palaca Muzeo en Taibei 
 

 Ming-Chu Feng 


 

    La 20-an de marto Ming-Chu Feng, direktorino de la Nacia Palaca Muzeo en Taibei, malkaŝis, ke la muzeo altigos la prezojn de biletoj ekde la 15-a de aprilo. Tiam la prezo por transmaraj individuo-vizitantoj estos altigita de 160 Novaj Taiwan-aj Dolaroj (NTD) al 250 NTD, kaj tiu por grupo-vizitantoj -- de 100 NTD al 250 NTD.

 

    La Nacia Palaca Muzeo en Taibei estas unu el la vidindejoj kaj kulturaj lokoj en Taiwan plej ŝatataj de ĉinaj kaj alilandaj popolanoj kaj turistoj. En la muzeo estas 692 113 objektoj, pentraĵoj kaj libroj.

 

    En la lastaj jaroj transmaraj vizitantoj de la Nacia Palaca Muzeo en Taibei pli kaj pli multiĝis. En la jaro 2012 la nombro de vizitantoj al ĝi atingis 4.36 milionojn da homfojoj kaj tiu en ĉiu tago superis 10 mil. Por adaptiĝi al bezono de la vizitantoj la muzeo prenis serion da rimedoj, kiaj longigo de la funkcia tempo, reguligo de vizitlinioj kaj limigo de la nombro de vizitantoj.

 

    Ming-Chu Feng diris, ke en la kuranta jaro la kultura interŝanĝo de la du bordoj de la taiwan-a markolo iros sur novan ŝtupon. La Nacia Palaca Muzeo en Taibei kaj la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino daŭre alterne aranĝos akademiajn simpoziojn inter la du muzeoj kaj la muzeo en Taibei okazigos la ekspozicion "Arta gusto de la imperiestro Qianlong" en oktobro. Tiam la Nacia Palaca Muzeo en Taibei komerce prunteprenos de la muzeo en Pekino 36 historiajn objektojn por ekspono.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments