Ĉefpaĝo

La plej alta budha statuo estas konstruita en Ĉinio

| 2013-04-02
Nombro de mesaĝoj(0)


La budha statuo sur la monto Lushan 

 

    En la fino de marto estis preskaŭ finkonstruata la plej alta budha statuo de la mondo en la gubernio Xingzi de la provinco Jiangxi, Ĉinio. La budha statuo estas farita laŭ la priskribo de Amitabo el kupro kun gluita oro surface. Oni nomas ĝin Donglin Statuego. La statuo altas je 48 metroj kaj staras sub la libera ĉielo sur la monto Lushan, fama turisma loko de Ĉinio.

 

    Laŭ la koncernaj konigoj, la statuo akiris ĉ. miliardon da juanoj (pli ol 6.2 juanoj egalas al unu usona dolaro) donacitaj de kredantoj kaj filantropoj de diversaj lokoj en la mondo. Oni foruzis 48 kilogramojn da oro por ĝin ortegi. Post la konstruo de la budha statuo, la turisma administracio de la loko forlasas la komercan operacion, kaj la vizitantoj povas senpage viziti ĝin.

 

    Je la formo de la budha statuo oni lernis de la budhismaj skulptaĵoj de la dinastio Tang (618-907) kaj reprezentas la nunan nivelon de la ĉina religia arto. Ĉirkaŭ la budha statuo, oni konstruas la kulturan regionon de Sukavato, la novan templon Donglin kaj la Bikŝuinan Korton, kiel la sola internacia ejo filantropia kaj paliativa kombininte la religion de Ĉinio kaj ĝian kulturon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments