Ĉefpaĝo

Okazis dezajna ekspozicio de Han Jiaying en Pekino

| 2013-04-07
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Zhang Shuang

 


Han Jiaying en la ekspozicio 
 

En spektado de la videaĵo "Lerte laŭigi la naturon". 

 

    La 5-an de aprilo okazis dezajna ekspozicio de fama ĉina dezajnisto Han Jiaying en la galerio de la Ĉina Centra Instituto de Belarto en Pekino, Ĉinio. La ekspozicio kun la titolo "Reflekto" havas la ĉeftemon "Eksponi la tradiciojn al la nuna epoko per vivaj korpoj".

 

    La eksponaĵoj desegnitaj de Han Jiaying, ekzemple la videaĵo "Lerte laŭigi la naturon", paper-printaĵo "Senvorta libro-monto" kaj porcelanaĵo "Saluti la dinastion Song (960-1279)", enkondukis al si la elementojn de la ĉinaj tradiciaj kaligrafio, printado kaj porcelana farado, tamen samtempe esprimis la modernajn stilojn. Tio signifas, ke la dezajnaj konceptoj de la verkisto plenas de konsciaj ideoj pri la ĉina tradicia kulturo.

 

    Han Jiaying naskiĝis en la jaro 1961 en la municipo Tianjin, Ĉinio. Li komencis sian dezajnan profesion ekde la jaro 1990. Dum la pasintaj dekoj da jaroj, li fariĝis dezajnisto kreskanta kune kun pordo-malfermado de Ĉinio kaj ĝia ekonomia evoluado. Li akiris diversajn premiojn de la desegnaj rondoj en- kaj ekslerlandaj, inkluzive de la unua premio de la internacia bienalo de komputilaj artaĵoj en Pollando, la premio de internacia bienalo de grafika dezajno en Rusio kaj la ora premio de la dezajna ekspozicio en Honkongo, pro siaj eminenta talento kaj riĉaj verkaĵoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments