Ĉefpaĝo

Finiĝis konkurso de trakampa skiado en Interna Mongolio

| 2013-04-10
Bookmark and Share


Finalo de la konkurso 

 

    La 7an de aprilo en la skiejo Fenikso en la urbo Yakeshi de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio fermiĝis la finalo de la konkurso de trakampa skiado.

 

    En la sep-taga konkurso la teamo el la provinco Heilongjiang akiris multajn ĉampionecojn kaj fariĝis la plej granda gajnanto de tiu konkurso. 115 sportistoj kaj trejnistoj el diversaj lokoj de la tuta lando partoprenis en la konkurso, kiu estis dividita en du grupojn vira kaj virina, kaj ĉiu grupo havis ses disciplinojn. La finalistoj estis la tri plej bonaj en poento-akumulaj matĉoj.

 

    La konkurso estas la plej altnivela en Ĉinio kun la celo ekzameni la trejnadon por la Sochi-aj Vintraj Olimpikoj kaj akceli popularecon kaj disvolviĝon de la trakampa skiado.

 

    La konkurso adoptis la saman regularon kiel tiu en la vintraj olimpikoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments