Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Ĉu korvarmo ĉina kaj korfrido japana?

| 2013-04-10
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Profitante de la libera tempo de la Printempa Festo, la novjaro de Ĉinio laŭ ties luna kalendaro, kaj aldonante al ĝi miajn proprajn feriojn, mi reiris al Japanio dum 18 tagoj. Plejparte mi restis en Kioto, kie nun vivas miaj edzino kaj filino, kaj krome mi vizitis Tokion, mian naskiĝurbon, nur dum 3 tagoj.

 

    Kiam nia aviadilo surteriĝis ĉe la flughaveno de Osaka, mi apenaŭ detenis min de la deziro kisi la teron, kiel kutimis fari, okaze de sia vizito al diversaj landoj, la iama, nun jam "antaŭantaŭlasta" papo, Johano Paŭlo la Dua, kiu parenteze en sia junaĝo lernis Esperanton. La gesto de tiu ĉi ĉefo de la katolikoj impresis min, tiam junulon, kvankam mi ne estis kaj daŭre ne estas katoliko, eĉ ne kristano. Kaj tion mi rememoris, ĉar mi simple estis tiom emociita por esti denove en mia patrolando post dekunu-monata interrompo.

 

    Japana ĝentileco

 

    Dum la restado en mia propra lando mi trovis, ke mi fariĝis multe pli sentema pri la ĉeesto de aferoj ĉinaj kaj ankaŭ tiu de ĉinoj en Japanio. En Tokio mi eĉ trovis grandan portreton de Prezidanto Mao, kiu reklamas por ĉina manĝejo! Mi ankaŭ sentis tion, kion foje ankaŭ ĉinoj rimarkigis al mi dum mia restadis en Ĉinio: japanaj stratoj estas multe pli higiene puraj ol la ĉinaj kaj japanoj -- kutime multe pli ĝentilaj ol ĉinoj.

 


Prezidanto Mao en Tokio rekomendas nudelojn de tiu ĉi manĝejo...
 
 

Pekina aŭtobuso: mi ne kuraĝis foti konduktoron en laboro!

 

    Kioto estas multe pli malgranda urbo ol Pekino. Sed komunas al tiuj du urboj la fakto, ke busoj funkcias kiel tre oportuna publika trafikilo. Sed mankas al Kioto konduktoroj, kiuj preskaŭ ĉiamas en Pekino, kaj bus-ŝoforoj en Kioto ankaŭ faras la laboron de pekinaj konduktoroj: akcepti pagon kaj simile. Nur post mia reveno al Pekino, cetere, mi rimarkis, ke ankaŭ en la ĉina ĉefurbo estas iuj busoj, en kiuj ne deĵoras konduktoroj. Kiel ajn, mi sentis, ke kiotaj bus-ŝoforoj estas pli ĝentilaj ol konduktoroj pekinaj. En Pekino foje iu konduktoro preskaŭ insulte kriis al mi, kiam mi stulte sidadis ne rimarkante pro mia nesufiĉa aŭdkapablo de la ĉina, ke la buso pro iu kialo ĉesigis la servon survoje kaj ĉiuj pasaĝeroj devis eliri. Simila insulta krio malfacile imageblas en buso kiota, aŭ pli ĝenerale la japana.

 

    Ĉina korvarmo

 

    Sed kelkajn tagojn post mia alveno al Japanio subite frapis min konstato: jes, japanoj plej ofte estas pli ĝentilaj ol ĉinoj, sed mi devas diri samtempe, ke ĉinoj havas multe pli varman koron ol japanoj. Mi propra-okule vidis, ke la samaj konduktoroj, kiuj alifoje plengorĝe pretus insulti min, afable proponas sid-lokon al ĵus enbusiĝinta maljunulo aŭ infano. Ankaŭ mi rememoris gevendistojn de mia plej proksima ĉiovendejo familie mastrumata, kiuj ridetas al mi, kiam mi aperas, kaj provas ŝerci kun, aŭ fakte pri mi, alparolante min kaj atendante mian strangan respondon en mia stranga ĉina lingvo. Ilian afablecon kaj korvarmon mi neniam forgesos.

 

    Min, eksterlandanon vivantan en Ĉinio, dum la pasinta jaro ĉiam hantadis demandoj preskaŭ metafizikaj: kio estas Ĉinio, kaj kio estas ĉinoj? Nun ankoraŭ estas tro malfacile por mi respondi rilate al la landego tiun kio-demandon; sed se vi starigas al mi tiun demandon pri ĉinoj, mi eble respondus: "ĉinoj estas homoj, kiuj havas koron pli varman ol japanoj". Mi mem surpriziĝis, ke subite el la ĉielo falis al mi tiu ĉi ideo, kiu ŝajne estas rezulto de mia unujara restado en Ĉinio.

 

    Ĉu laŭ grado de industriiĝo?

 

    Mi malkaŝis tiun ĉi mian ideon al kelkaj japanoj, kaj interese, neniu kontraŭstaris ĝin. Al tiu konstato iu komentis, ke eble tio ŝuldiĝas al la fakto, ke Japanio jam finis sian industriiĝon kaj Ĉinio ankaŭ estas en tiu ĉi procedo. Do, tiu ĉi volas sugesti, ke la industriiĝo perdigas al vi korvarmon! Tamen se tiel, atendeblas, ke ĉinoj en grandaj urboj kiel Pekino kaj ĉinoj en la kamparo kondutu ali-maniere: supozeble grandurbanoj devus montriĝi pli kormalvarmaj ol kamparanoj.

 


Afabla bus-ŝoforo en Papua-Nov-Gvineo
 

 

    Se paroli pri grado de (mal)industriiĝo, mi rememoras pri mia nur unu-semajna restado en Papua-Nov-Gvineo antaŭ dek jaroj, kie mi trovis, ke homoj tie estas pli afablaj ol -- ĉiuj, kiujn mi renkontis surstrate, ridetis al mi kaj salutis min, kaj multaj deĵorantoj en vendejoj pretis babili kun mi. Nu, mi ne devas forgesi, ke tie mi estis evidenta eksterlandano, dum en Ĉinio mia eksterlandaneco estas kaŝita ĝis mi elbuŝigas vortojn. 

 

    Sed nek en Ĉinio nek en Japanio absolute ne eblas la jena okazaĵo, kiun mi spertis en la tropika lando: foje mi demandis al bus-ŝoforo kiun buson mi prenu por iri al certa loko; la demandito ion pripensis momente kaj sekve diris al mi, ke mi enbusiĝu; mi ĝojis, ke hazarde temis ĝuste pri "mia" buso, sed poste evidentiĝis, ke la ŝoforo fakte forlasis sian laboron por persone veturigi min al mia celo, cetere, senpage: li rifuzis mian proponon pagi...! En Ĉinio tia ŝoforo estus punata de sia kompanio, ne parolante pri Japanio tiom mallibera de diversaj sociaj katenoj.

 

    Aŭ kultura diferenco?

 

    Sed mi ankaŭ havas dubon pri tiu ĉi tezo pri industriiĝo. Ankaŭ devas interveni kultura diferenco: japanoj tre ofte malŝatas "ĝeni" aliajn, ankaŭ tre intimajn geamikojn, kaj timas fari al ili petojn kaj postulojn. Mi iam legis, ke al ĉinoj aŭ koreoj tio foje sentigas ĝuste malvarmecon de la koro. Ili kvazaŭ diras al si: "se tiu japano kondutas tiom sindistancige kaj ceremonie, eble la japano pensas, ke ni ne estas veraj amikoj".

 

    Dum unu jaro mi preskaŭ ne kverelis kun ĉinoj. Sed unu el miaj vere malmultaj kvereloj fontis el tio, ke mi ofendiĝis pro laŭ mi tro "akraj" vortoj de iu ĉino. Kiam mi volis diri tion al tiu persono, mi volis uzi la japanan proverbon, kiu esence diras: "eĉ inter intimaj amikoj estu iu limo de ĝentileco". Rete mi serĉis ekvivalenton en la ĉina, kaj mi ne trovis ion tian! Do, povas esti, ke tiu "limo de ĝentileco", kiu estas kulture devigata al japanoj, faras ekzemple japanajn ŝoforojn agrable ĝentilaj kaj viajn japanajn geamikojn malagrable malvarmkoraj... espereble nur supraĵe.

 


Komuna foto kun esperantistoj en Tokio
 
 

Dum karaoke-ado 

 

    Mi tamen ne volas nun fari la finan prijuĝon, ĉar mia vivo en Ĉinio ĵus eniris en la duan jaron kaj mia esplorado pri Ĉinio kaj ĉinoj kaj pri ilia interkultura komparado, i. a. kun Japanio kaj japanoj, ankoraŭ daŭros. Kaj malgraŭ ĉio estas al mi malfacile kredi, ke tiuj japanaj geamikoj, kiuj afablis rebonvenigi min en Kioto aŭ Tokio kaj kune pasigis amuzan tempon ekzemple en karaoke-o, estas homoj kun malvarma koro.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments