Ĉefpaĝo

Revenis al la hejmlando la 29-a ĉina ekspedicio al Antarkto

| 2013-04-11
Bookmark and Share


La ŝipo Xuelong haltas ĉe la haveno en Ĉinio. 
 

Revidiĝo kun la familianoj. 

 

    La 9-an de aprilo per la scienc-esplora ŝipo Xuelong revenis al al hejmlando la 29-a ĉina ekspedicio al Antarkto, post plenumado de scienc-esplora tasko. Ili ricevis varman akcepton en Ŝanhajo.

 

    La ekspedicio ekveturis de Kantono la 5-an de novembro de 2012 kaj en 156 tagoj veturis pli ol 29 mil marmejlojn, el kiuj 6 mil marmejloj estis en la glacia zono. Intertempe, la ŝipo por kvar fojoj trapasis la okcident-ventan zonon kaj atingis por la unua fojo la sudan latitudon je 75°7.2', kreinte la novan rekordon.

 

    En la 29-a scienca esplorado la ĉinaj sciencistoj plenumis 53 taskojn, inkluzive de scienca esplorado kaj konstruado de inĝenierado en la stacioj Changcheng, Zhongshan, Kunlun, kaj sur la ŝipo Xuelong.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments