Ĉefpaĝo

Forpasis la ĉindevena franca pentristo Zao Wou-Ki

| 2013-04-12
Bookmark and Share


Zao Wou-Ki 

 

    Laŭ informo de la Novaĵ-Agentejo Xinhua en la 10-a de aprilo, laĉindevena francapentristo Zao Wou-Ki forpasis pro malsano en Svisio la 9-an de aprilo laŭ la loka tempo en la aĝo de 93 jaroj.

 

    Zao Wou-Ki naskiĝis en Pekino en la jaro 1921 kaj en la infaneco li eklernis pentradon en sia hejmloko Jiangsu-provinco. En la jaro 1935 li eniris en la Artan Faklernejon de Hangzhou de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio kaj lernis de Lin Fengmian, granda ĉina artisto. En la jaro 1948 li vojaĝis al Francio por studi kaj poste tie loĝadis. En la jaro 2002 li fariĝis dumviva akademiano de la Franca Akademio de Artoj.

 

    En verkado de pentraĵoj Zao Wou-Ki uzis formon de la modernaj pentraĵoj de la Okcidento kaj ĝian koloran lertecon de ole-pentraĵoj, aldonis riĉajn elementojn de la tradicia kultura arto de Ĉinio kaj kreis la novan pentro-lingvon kun variaj koloroj, fortaj penikoj, ritmo kaj brilo. Liaj pentraĵoj estis nomataj "reprezentanto de la moderna lirika abstrakta skolo".

 

    Zao Wou-Ki estis dumviva pentristo de la Galerio de Francio, profesoro de la Ŝtata Altlernejo de Dekoracia Arto de Parizo kaj premiito de Kavaliro-medalo de Francio. Li pli-ol-160-foje okazigis ekspozicion de individuaj pentraĵoj en diversaj lokoj de la mondo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments