Ĉefpaĝo

Okazis Fiŝ-lasa Festivalo ĉe la lago Weishan, Ĉinio

| 2013-04-15
Bookmark and Share


En lasado de fiŝetoj en la lago 
 

En preparado por la fiŝ-lasado 

 

    La 13-an de aprilo okazis la Unua Fiŝ-lasa Festivalo ĉe la lagoWeishan en la urbo Jining de la provinco Shandong, Ĉinio. Pli ol 2 mil alvusoj, inkluzive de la larvoj de almenaŭ 3 specioj da lokaj fiŝoj, kiuj havas ekonomian valoron kaj akvopurigan efikon, estis lasitaj en la lago.

 

    Laŭ la konigo de la respondeculoj de la loka fiŝ-industria administra komitato, oni atente elektis la lasitajn fiŝidojn, kiuj taŭgas al la ekologia medio de la lago kaj efikas por la bonkvalito de la laga akvo. La fiŝetoj vegetas per planktono en la lago, tio helpas ne nur la kreskadon de la fiŝoj.

 

    La lago Weishan estas la plej granda sensala lago en norda Ĉinio. Por pluapaŝe purigi la akvon, oni jam okazigis grandiozan fiŝ-lasadon en la sinsekvaj 9 jaroj ekde la jaro 2005. La totala sumo de la lasitaj larvoj jam atingis 180 milionojn. La multjara klopodo reriĉigis la fiŝ-resurson en la loko, optimumigis la sistemon de la akvaj strukturoj biologiaj kaj plibonigis la akvo-kvaliton de la lago.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments