El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Naskiĝo de la Norda Song-dinastio kaj ĝia ekonomia disvolviĝo

| 2013-04-15
Bookmark and Share

    Armea ribelo ĉe Chenqiao

 


Armea Ribelo ĉe Chenqiao

 

 EN la lasta periodo de la Kvin Dinastioj Zhao Kuangyin, gvardia komandanto de la Posta Zhou-dinastio, iom post iom alprenis la militan potencon en siajn manojn. Vidante, ke la imperiestro estas infanaĝa, Zhao Kuangyin do konspiris por uzurpi la tronon. En la 1-a de la unua monato laŭ la ĉina lunkalendaro de 960 p.K, kiam la tuta kortego celebris la feston, oni raportis pri malamika invado. Ne tute konante la fakton la kortego haste sendis Zhao Kuangyin komandi grandan armeon por la rezisto. La armeo komandata de Zhao foriris kaj kampadis en Chenqiao, nemalproksime de la ĉefurbo.

 

 Tiunokte, instigite de Zhao Kuangyin, lia fidinda subulo diris al aliaj generaloj: "La imperiestro estas tro juna por ordigi la ŝtatajn aferojn. Kiu scios, ke ni rezistos kontraŭ la invadantoj riskante nian vivon? Pli bone ni unue surtronigu nian komandanton kaj poste marŝu norden." Ĉiuj generaloj konsentis lian proponon.

 

 Matene de la sekvanta tago la generaloj viciĝis kun armilo en la mano kaj kriis laŭte: "Nun ni sincere petas nian komandanton imperiestriĝi!" Antaŭ ol Zhao Kuangyin faris respondon, liaj fidindaj subuloj jam surmetis sur lin flavan robon (kostumo speciale por imperiestro) kaj kondukis lin al la halo. Ĉiuj generaloj genuiĝis kaj unuvoĉe kriis: "Vivu, Via Imperiestra Moŝto!" Tiamaniere Zhao Kuangyin oficiale surtroniĝis kaj nomis sian imperion Song. Li estis la unua imperiestro de Song-dinastio. Poste la armeo de Song-dinastio konkeris ĉiujn aliajn separatismajn fortojn unu post alia kaj fundamente unuigis Ĉinion. Historiistoj nomis ĝin Norda Song-dinastio kaj Zhao Kuangyin — Taizu. (Taizu signifas fondinton de dinastio en la ĉina lingvo.)

 

    Centralizismo de la dinastio

 

    Surtroniĝinte, Taizu decidis repreni la komandon de la gravaj korteganoj por likvidi la separatismon aperintan en la lastaj jaroj de Tang-dinastio.

 

 Iun tagon, Taizu donis festenon al siaj altrangaj generaloj, dum ĝojdrinkado li diris: "Sen via subteno mi ne estus tia, kia hodiaŭ, sed tamen kiel imperiestro mi havas multe da komplikaĵoj, kaj mi eĉ ne povas trankvile dormi!"

 

 Lia grava generalo Shi Shouxin kun miro demandis: "Pro kio?" Taizu respondis: "Kiu ne volas sidi sur mia trono?"

 

 Shi Shouxin diris: "Via imperiestreco estas destinita de la ĉielo. Kiu aŭdacus havi alian ideon?"

 

 Taizu diris kun rideto: "Kvankam vi ne havas alian ideon, tamen, iun tagon, se viaj subuloj surmetos sur vin flavan robon, kion vi faros?"

 

 Aŭdinte tion, la generaloj senescepte genuiĝis, petante, ke la imperiestro montru al ili ĝustan vojon.

 

 Taizu diris: "La homa vivo estas mallonga. La profitemulo deziras nur akiri pli multe da riĉaĵoj por ĝui feliĉan vivon. Mi pensas, ke pli bone vi forlasu la komandon kaj fariĝu prefektoj, aĉetu kampojn kaj domojn por viaj posteuloj kaj havigu pli da kantistinoj kaj dancistinoj por vin amuzi dum la tuta vivo. Poste mi boparenciĝos kun vi, tiel ni ĉiuj vivos sensuspekte kaj pace. Ĉu bone?"

 

 En la sekvanta tago, la generaloj, pretekstante malsaniĝon, petis la imperiestron senigi ilin je la komando. Taizu hipokrite konsolis ilin, donacis al ili multajn riĉaĵojn, senigis ilin je komando kaj nomumis ilin prefektoj.

 

 La rimedoj de Taizu fortigi la centralizismon preventis separatismon de ambiciaj generaloj kaj protektis la landan unuiĝon. Sed pro la multfoja manovrado de armeoj kaj transpostenigo de generaloj estiĝis la situacio, ke "la armeoj ne havas fiksajn komandantojn, kaj la lastaj ne fiksajn trupojn", "la generaloj ne konas siajn soldatojn, kaj la lastaj ne siajn generalojn". Tio fariĝis unu el la gravaj kialoj, kial la Norda Song-dinastio ofte malvenkis en la batalo kontraŭ la regnoj Liao kaj Okcidenta Xia.

 

    Politika reformado fare de Wang Anshi

 

 En la meza periodo de la Norda Song-dinastio la registara elspezo ĉiam dilatiĝis pro senĉesa pligrandigo de la armeoj, plimultigo de ŝtataj oficistoj kaj la kompensmonsumo donita pro la malvenkoj en la bataloj kontraŭ la regnoj Liao kaj Okcidenta Xia. Por kovri la deficiton la registaro senĉese pliigis la impostojn, kio superŝarĝis la kamparanojn. Atakite de naturaj katastrofoj la kamparanoj, sen vestoj kaj manĝaĵoj, estis devigataj pruntepreni uzuran monsumon aŭ migri aliloken. En nemalmultaj lokoj leviĝis kamparanaj insurekcioj. La armeoj de la regnoj Liao kaj Okcidenta Xia ofte invadis la Nordan Song-dinastion kaj serioze minacis ĝian sekurecon.

 

 Kiam la Norda Song-dinastio alfrontis politikan, militan kaj ekonomian krizon, ĉefkortegano Wang Anshi proponis al imperiestro Shenzong politikan reformon por savi la reĝimon el la krizo. Lia politika reformo enhavis ĉefe: Grenplanta Kodo, t.e., en la tempo, kiam ĉe kamparanoj estas portempa grena malabundo la registaro pruntas monon al kamparanoj por bridi la ekspluatadon de la uzurantoj al la kamparanoj; kontraŭserva kodo, t.e., la senjunulaj familioj donas monsumon por sin liberigi de soldatiĝo, kaj aliaj kodoj por reguligi prezaron, bridi akaparon kaj nuligi merkatan malordon, mezuri agron, reguligi impostojn, kun celo preventi agrokaŝadon fare de la grandaj bienuloj. Krome li publikigis ankaŭ militajn sistemojn por riĉigi la landon kaj fortigi la armeon.

 

 La novaj kodoj alportis malutilon al la grandaj bienuloj, komercistoj kaj uzurantoj kaj sekve estis firme kontraŭstarataj de iuj nobeloj kaj korteganoj. Ili eĉ atribuis al Wang Anshi montofalon, sekegecon kaj aliajn plagojn. Antaŭ la kalumnio Wang Anshi firmdecide diris: "La natura ŝanĝiĝo ne estas timinda, la praavoj ne imitindaj kaj la onidiroj ne terurindaj."

 

 La praktikado de la novaj kodoj pliigis la enspezon de la registaro, solvis ĝian financan malfacilon kaj ankaŭ fortigis ĝiajn militajn fortojn. Sed pro la malcedema opono de la konservativaj burokratoj, imperiestro Shenzong fine devis eksigi ĉefkorteganon Wang Anshi. Post la morto de Shenzong la novaj kodoj estis abolitaj.

 

    Insurekcioj de Fang La kaj Song Jiang

 

 Post abolo de la novaj kodoj la politiko de la Norda Song-dinastio fariĝis pli putra. La imperiestra familio kaj la burokratoj vivis diboĉe. Por konstrui palacojn kaj ĝardenojn, imperiestro Huizong sendis perforte kolekti inter popolanoj rarajn florojn kaj kuriozajn ŝtonojn en la suda parto de la lando. Ankaŭ la ŝtataj oficistoj koruptiĝis kaj ĉantaĝis, profitante la ŝancon. Tio bankrotigis multajn homojn, ke ili eĉ devis vendi siajn gefilojn por vivteni sin. La popolanoj, perdinte vivrimedon, leviĝis al ribelo.

 

 En 1120 en Zhejiang Fang La gvidis la tieajn popolanojn al ribelo, la ribelantoj konkeris en sinsekvaj monatoj 6 subprovincajn urbojn kaj 52 guberniojn de la provincoj Zhejiang, Anhui kaj Jiangxi, mortigis multajn ŝtatajn oficistaĉojn. La registaro sendis fortajn armeojn sieĝataki la ribelantan armeon. La kamparana armeo fine estis venkita kaj ankaŭ Fang La heroe mortis en la batalo.

 

 Samtempe kun la leviĝo de Fang La la kamparanoj en la nordo ribeliĝis sub la gvidado de Song Jiang. La ribelanta armeo aktivadis en la provincoj Hebei, Shandong kaj Henan kaj forte batis la registaran armeon. Tiu ribelanta armeo malsukcesis fine sub la kruela subpremado fare de la reganta klaso. Sed rakontoj pri la ribelantoj en la batado kontraŭ lokaj tiranoj kaj koruptiĝintaj ŝtataj oficistoj kaj en la helpo al la popolanoj cirkulas eĉ hodiaŭ en Ĉinio.

 

    La ekonomia disvolviĝo de la dinastio

 

    La Norda Song fundamente unuigis centran kaj sudan Ĉinion, restarigis kaj disvolvis la ekonomion, kio iom post iom reprosperigis la socion.

 

 Kreskis la agrikulturaj produktaj fortoj. Kurba sarkilo, fera erpilo, semĉaro kun soko tirata de bruto jam estis ĝenerale aplikataj en norda Ĉinio, iuj kulturaj regionoj de agrikulturaj plantoj estis plivastigitaj. Oni ekkulturis en la basenoj de Jangzi-rivero, la Perla Rivero kaj Minjiang-rivero (en la nuna Fujian-provinco) milion, tritikon, fabon kaj aliajn plantaĵojn antaŭe kreskintajn nur norde de Huaihe-rivero. En la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang kaj la baseno de Huaihe-rivero oni kulturis bonspecian rizon el Vjetnamio.

 

 Tiam havis rimarkindan disvolviĝon ankaŭ la metalurgia, ceramika, silkteksa kaj aliaj metioj.

 

    Karbo estis grandkvante ekspluatata. Ĝi estis uzata ne nur en metalurgio, sed ankaŭ en kuirado de ĉefurbaj loĝantoj. Multaj fer-produktejoj uzis karbon kaj en multaj lokoj oni produktis ferajn agrikulturilojn, armilojn kaj ĉiutagajn bezonaĵojn.

 

 Ŝipkonstruado estis grandskala, ĉiujare oni enakvigis 3 000 ŝipojn. La kompaso jam estis aplikata en marnavigacio.

 

 Ceramiko-farado atingis altan nivelon. Tiam en la lando estis pli ol 30 gravaj bakujoj. La porcelanaĵoj produktitaj de la urbeto Changnan de Jiangxi-provinco estis delikataj kaj diafanaj. En la komenco de la 11-a jarcento, t.e., Jingde-erao de imperiestro Zhenzong, la urbeto Changnan alinomiĝis Jingdezhen, kaj poste iom post iom disvolviĝis en mondfaman porcelanan urbon. Tiam la ĉinaj porcelanaĵoj jam vendiĝis en Japanio, Koreio, Sud-Azio, Hindio, Arabio, Sirio, Egiptio kaj aliaj lokoj.

 

 Tiam naskiĝis moveblaj prestipoj. Ankaŭ tekstila industrio multe disvolviĝis kaj multiĝis specoj de silkaĵoj.

 

 Samtempe kun tio, ankaŭ la komerca ekonomio disvolviĝis rimarkinde. En iuj grandaj urboj estis multaj butikoj kaj vendejoj. La ĉefurbo Bianjing fariĝis la komerca centro de la lando, ĉie en la stratoj troviĝis vendejoj, kiuj laboris de mateno ĝis vespero, kaj aperis eĉ matena kaj nokta foiroj.

 

 En la ĉefurba merkato vendiĝis fiŝoj kaj salikokoj el marbordoj, bovoj kaj ŝafoj ekster la Granda Muro, silkaĵoj kaj teo el la sudo kaj feraĵoj, porcelanaĵoj, drogherboj, paperoj kaj libroj el diversaj lokoj. Krome, tie ven-diĝis ankaŭ japanaj ventumiloj, korea tuĉo, arabaj aromaĵoj kaj perloj.

 

 En la merkato vigle cirkulis kupraj kaj feraj moneroj kaj arĝento kiel valuto. En la meza periodo de la dinastio aperis "Jiaozi", plej fruaj monbiletoj en la mondo.

 

 Sur homplenaj stratoj de Bianjing viglis teatro, rakontistoj, akrobatiko, piedpilkado kaj lukto-prezentado.

 


Parto de la pentraĵo "Scenoj apud Rivero en Qingming-festo"

 

 Pentristo Zhang Zeduan pentris "Scenoj apud Rivero en Qingming-festo". Tiu longa pentraĵo vidigas tiamajn scenojn en la ĉefurbo dum printempo: Vicoj da vendejoj ambaŭflanke de stratoj, kolportistoj, ĉaroj, ĉevaloj kaj preterpasantoj en senfinaj fluoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments