Ĉefpaĝo

Persista tibeta aktorino Yangzong

| 2013-04-16
Bookmark and Share

de LIU HONGMING

 

    Akompanate de rapidaj kaj ekscitaj tamburbatoj kaj muzikaĵo de diversaj aliaj instrumentoj tibetaj dancistoj ekdancis laǔritme svingante la korpon kaj vizaĝmaskon enmane. La dancado estas parto de la fama tibeta teatraĵo "Princino Wencheng". Dum la prezentado Yangzong, 47-jara dancistino, foje refoje vekis aplaǔdojn de la spektantoj per sia elstara dancarto.

 


Tibeta teatro
 

 

    La tibeta teatro komenciĝis en la 14-a jarcento. En la tibeta lingvo oni nomas ĝin Ajilamu (Fratinoj-Feinoj). En ĝi kunfandiĝas diversaj specoj de arto, kiuj kune prezentas literaturan enhavon i.a. per dancoj kaj kantoj. La enhavo ĝenerale venas el popolaj rakontoj, historiaj legendoj, budhismaj rakontoj k.s. La tibeta teatro estas vaste ŝatata de la tibetanoj. En 2009 oni metis ĝin en liston de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO.

 

    Ekŝati la tibetan teatron de infaneco

 

    Yangzong naskiĝis en la vilaĝo Wucun, gubernio Niangre de Lasao, Tibeto. En sia infaneco ŝi neniam vizitis lernejon kaj okupiĝis pri brutpaŝtado. Foje en sia gubernio okazis Fajro-Festivalo. En tiu okazo unuafoje ŝi spektis la prezentadon de tibeta teatraĵo. De tiam ŝi ekamis ĝin arde kaj la plej granda parto de ŝia libera tempo estis dediĉita al la rigardado de teatra prezentado, pripensado pri la karakterizoj de diversaj teatraj roloj kaj ilia imitado.

 


Yangzong dancas.
 

 

    Antaǔ 28 jaroj Yangzong aliĝis al la Popola Artensemblo de Niang're de Lasao kaj unuafoje suriris sur scenejon. Kvankam tiam ŝi havis nur 19 jarojn kaj unuafoje spertis publikan prezentadon, ŝi montris nenian timemon. Tiam ŝi ne povis legi ĉinajn ideogramojn, kaj tio malfaciligis ŝian lernadon de prezentado. Tamen ŝi ne timis malfacilaĵojn kaj faris grandan penadon. "Tiam mi lernis prezentarton de la antaǔuloj de la ensemblo. Kiam mi renkontis problemojn, mi konsultis ilin kaj ili helpis min montrante al mi detalajn movojn," diris ŝi kun granda dankemo.

 

    Ju pli ofte ŝi spertis prezentadon, des pli lerta ŝi fariĝis en aktorado. Krome ŝi ellernis ludadon de akordiono, erhu-violono kaj ĉina fluto. Post tio Yanzong eksentis, ke ŝi havas neordinaran amon al la teatr-arto. Kiam venis la Nacia Tago, Maj-tago kaj similaj festotagoj ŝia ensemblo prezentis teatraĵojn senpage. Pri tio Yangzong komentis, ke ŝi sentis grandan ĝojon kiam ŝi partoprenis en tiaj prezentadoj, ĉar en tiaj okazoj venis pli multe da spektantoj ol en ordinaraj tagoj. En tia festa atmosfero, cetere, ŝi povis havi pli da memfido.

 

    Dum mi povos moviĝi, mi daǔrigos mian prezentadon

 

    Antaǔ la spektantoj aperis vivovera rolulo el la tibeta teatro, kiu portas maskon kun la suno kaj luno pentritaj sur la frunto, kaj kiun ĉirkaŭas la vigla dancado de dancistoj. En iu vespera programo de la Arta Halo de Lasao Yangzong prezentis mallongan teatraĵon "Inĝenierado de Loĝejo", kiu puŝis la atmosferon al la kulmino. Sur la scenejo ŝi vekis aplaǔdojn de la spektantoj per natura prezentado kaj ridigaj paroloj. Unu el la spektantoj Tong Jianqiang, kiu laboris en Lasao malpli ol duojaro, diris: "La kolorriĉaj vestoj estas vere belaj! Kvankam mi ne komprenas la tibetan lingvon, tamen ŝiaj movoj kaj vizaĝesprimo donis al mi profundan impreson; el ili mi povis legi ŝian fervoron kaj diligenton."

 

    Suolangzhaxi, 16-jara kolego de Yangzong, diris, ke Yangzong multe zorgas pri novicoj. Kiam ŝi trovas nesufiĉe bonajn movojn en ilia prezentado, ŝi rekte montras al ili per siaj ekzemploj. Kaj en la libera tempo ŝi donas al ili grandan zorgon kvazaŭ ŝi estus ilia patrino.

 


Yangzong
 

 

    Mima, estro de la ensemblo diris: "En 1984 Yangzong aliĝis al nia ensemblo, kaj de tiam ŝi daǔre laboras kun diligenteco. Kiel ajn malfacilaj estas la kondiĉoj, ŝi insistas fari sian prezentadon. Ŝi estas veterana aktorino kun multaj atingoj en la ensemblo kaj ludas modelan rolon por novicoj."

 

    "Dum mi povos moviĝi, mi daǔrigos mian prezentadon. Prezentado de la tibeta teatro estas mia okupo kaj vivo mem. Mi esperas, ke la tibeta teatro pli kaj pli boniĝos kaj altiros al si pli kaj pli multe da atento de la publiko," diris Yangzongen en ne tre flua norma ĉina, trinkante tibetan buterteon tuj post la fino de sia prezentado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments